Plena nomo: |
Teresa Nemere |
Vivtempo: |
1939 - |
Devenlando: |
Pollando |
Agadlando(j): |
Pollando |
Prezento: |
Laboro per kaj por Esperanto
Teresa Nemere naskiĝis en la jaro 1939 en la pola urbo Wilno - nun la ĉefurbo de Litovio (Vilnius). Kaŭze de la politikaj ŝanĝoj post la 2-a mondmilito, ŝia familio translokiĝis al Toruń, kie Teresa lernis, studis filologion en Mikołaj Kopernik Universitato, laboris kaj loĝas tie ĝis nun.
Revante ekde sia infanaĝo pri iu interkomprenilo por homoj el diversaj landoj, en la jaro 1955, dum la okazinta tiam en Varsovio Internacia Festivalo de Junularo kaj Studentoj, ŝi ekaŭdis pri Esperanto. Tamen serioze interesiĝi pri la internacia lingvo ŝi komencis nur en la jaro 1962, post siaj studoj, dank' al la 10-hora kurso por studentoj, organizita de la entuziasma studento-esperantisto - Andreo Grzębowski, kiu komencante studojn en Toruń tuj ekagis por popularigi Esperanton inter studentoj. Aŭtodidakta daŭrigo de la lernado kaj kontakto kun la urba filio de PEA, gvidata tiam de tre bona kaj entuziasma esperantistino - Janina Ezupowicz, ebligis al la juna instruistino Teresa rapide akiri instrurajton por Esperanto. Laborante en mezgradaj lernejoj en Toruń, ŝi organizis kaj gvidis Esperanto-kursojn por lernantoj kaj por instruistoj, poste ankaŭ malfermitajn kursojn en la urbo. Sekve, dank' al streboj de Andreo Grzębowski, ŝi laboris dum la jaroj 1970-1990 kiel lektoro de Esperanto en la toruna universitato, samtempe prizorgante laboron de Studenta Scienca Rondo de Esperantistoj (organizita kaj komence gvidata de A. Grzębowski).
La Rondo organizis en Toruń diversajn Esperanto-aranĝojn, inter kiuj plej gravis: vico de ĉiujaraj Studentaj Sciencaj Esperanto-Seminarioj kaj 2 Someraj Esperanto-Lernejoj. En la Rondo formiĝis kelkaj lertaj organizantoj de la studenta esperantista agado, ankaŭ aktivuloj, eĉ estraranoj de PEJ kaj TEJO.
En la jaro 1974 Teresa Nemere eklaboris en la toruna etnografia muzeo kiel estrino de la scienc-populariga fako. Ekde tiam, dum 26 jaroj, ŝi utiligis Esperanton dum la muzea, populariga laboro pruvante, ke la lingvo povas pliriĉigi kaj plifaciligi la fakan laboron. Inter multaj diversaj atestoj pri la sukcesa uzo de Esperanto en la etnografia muzeo la plej gravaj estas: muzeaj ekspozicioj pri la pola popola arto dum UK en Varna („Mikołaj Kopernik en la pola popola skulptoarto”) kaj en Budapeŝto („Polaj popolaj papereltondaĵoj”) kun esperantlingvaj informbroŝuroj, preparitaj por ĉiuj kongresanoj. Tiuj ekspozicioj vekis intereson pri la pola popola kulturo kaj rezulte de tio multaj esperantistaj kluboj ne nur informis pri ili en siaj bultenoj, sed sendis al la toruna muzeo invitojn por prelegoj pri la pola popola kulturo kaj arto. Rezulte de tio Teresa Nemere prelegvojaĝis dufoje en Danlando kaj en Nederlando kaj ŝiajn prelegojn aŭskultis ankaŭ esperantistoj en GDR, Finnlando, Hungario, Italio kaj poste ankaŭ en Japanio.
Interesa kaj sukcesa estis ankaŭ muzea ĉiujara folkloraranĝo por la urba publiko, realigata laŭ ŝia aŭtora projekto - Internacia Renkontiĝo de Popolaj Orkestroj kun uzo de Esperanto kiel Pontlingvo. Por invitkontaktoj, por korespondado kaj dum daŭro de la aranĝo estis uzata nur Esperanto. Ĉiu eksterlanda grupo devis veni kun esperantisto-tradukanto kaj en Toruń, dum la aranĝo, ĉiun gastgrupon akompanis kaj gvidis studentoj-esperantistoj kaj esperantistoj el la urba E-Klubo.
Dum 20 jaroj, sur la muzea scenejo, prezentiĝis 96 eksterlandaj grupoj el 26 landoj kaj multaj orkestroj el diversaj regionoj de Pollando. Mencion meritas, ke en la muzeo post kelka tempo eklaboris ankaŭ aliaj 2 personoj konantaj Esperanton kaj ke en la jaro 1981 Esperanto-kurso estis organizita por aliaj muzeanoj, sed ĝi estis rompita pro anoncita tiam en Pollando militstato.
Pri ĉio ĉi Teresa Nemere rakontis dum la 88-a Japana Esperanto-Kongreso (2001), prezentante tiam referaĵon „Muzeo utiligas Esperanton – spertoj kolektitaj dum la 26-jara populariga laboro en la etnografia muzeo en Toruń”.
Kunlaborante kun aliaj kulturinstitucioj en Toruń ŝi sukcesis organizi diversajn renkontiĝojn por esperantistoj en la plej vizitata muzeo en Toruń - Mikołaj Kopernik Muzeo - kaj traduki al Esperanto komenton al la prezentata tie voĉ-luma spektaklo „Toruń dum la epoko de Mikołaj Kopernik”. La interesa aranĝo funkcias ĝis nun kaj la muzeo planas prepari esperantlingvan tekston por organizata nun nova ekspozicio pri la torunaj spickukoj.
Ankaŭ dank' al iniciato de Teresa la toruna junulara teatro Studio ”P”, jam ekde la jaro 1989, preparas siajn elektitajn spektaklojn en du lingvoj - en la pola, kaj en Esperanto. La internacia lingvo ne nur plilarĝigas por la teatro publikon, sed la gvidantino kaj reĝisorino de la teatro – Lucyna Sowińska – valorigas ĝin kiel bonan rimedon por edukado kaj por prononcekzercado. Ĝis nun la teatro preparis jam 10 esperantlingvajn programojn kaj prezentis ilin dum multaj E-aranĝoj en- kaj eksterlande.
Resumante ĉion ĉi, oni povas diri, ke Teresa Nemere helpe de Esperanto ne nur realigis siajn infanajn revojn - ŝi sukcesis utiligi la internacian lingvon dum la faka laboro pruvante, ke tio eblas kaj valoras. Esperanto aŭdeblas ankaŭ en ŝia hejmo. Dank' al la ofta uzo de la lingvo pro multaj vizitoj de diverslandaj esperantistoj, Esperanton flue parolas ŝia filino Kinga kaj ankaŭ la nepino Nadia.
Teresa Nemere por la Panteono, en novembro 2014 |
|
|