Novaĵoj

Ni gratulu la dek novajn panteonanojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-12-14 00:30:27

Dek du novaj premiitoj en la Panteono

Okaze de la 24a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie - ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.

En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj.

Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn gratulvortojn al la kolegoj.

Katalin Kováts, redaktoro

(Klaku al la nomoj por vidi la sinprezentojn). 

Aida Čižikaitė

(Litovio)

Nina Danylyuk

(Ukraino)

Emmanuel DESBRIERES

(Francio)

Birke DOCKHORN

(Germanio)

Tieko ISIKAWA

(Japanio)

Miroslav Malovec

(Ĉeĥio)

Jorge Antonio Leoni de León

(Gvatemalo)

Zhou Tianhao

(Ĉinio)

   
 

Pascal VILAIN

(Francio)

Ranja ZAFINIFOTSY 

(Madagaskaro)

 
Al la listo Forpasis Teresa Nemere el Pollando

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.