Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

793.
Mojo (Britujo) je 2018-08-26 10:15:31

Kara Katalin, maltrafinte la fermon de la kongreso, mi malfrue eksciis pri la Premio Deguĉi. Nu, gratulon, gratulon - vi ekster ĉia dubo plene meritas ĝin (kaj vi povus nun aĉeti kukon por dividi kun Sylvain!). Korajn salutojn!

792.
EMARIA (Pollando, Toruń) je 2018-08-17 07:52:00

Kara Katalin, kun granda ĝojo mi gratulas Vin pro grava Deguĉi-premio! Mi deziras al Vi fortojn por daŭrigi sukcesan, belan laboron! Estime Maria

791.
ina (Germanujo, Berlino) je 2018-08-11 16:46:24

Kara Katalin, jes vi vere plejege meritas tiun premiun. Dankon, ke vi tiel verve kaj kontrau ĉiuj problemoj konstante restas engaĝita sur tiu tiel grava eduka kampo.
amike Ina

790.
Synnove Mynttinen (Finnlando, Lahti) je 2018-08-11 07:52:45

Gratulojn Kara Katalin, vi vere meritas la premion, mi ne partoprenis la fermon, sed estas ĝoje rigardi la videofilmon,kie vi kiel bona lingvoinstruistino donas "memorreguleton" al la akuzativon forgesemaj gelernantoj! Koran dankon pro la foto albumo kaj raportojn el ILEI kongreso en Madrido,por ni kiuj ne ĉeestis gravas legi kaj vidi iom. Nun brakumon el suna ,sed ne tro varma Lahti.

789.
Leo De Cooman (Belgujo, Ingelmunster) je 2018-08-10 19:19:53

Gratulon, kara Katalin. Vi vere meritas tiun Deguĉi-premion!

788.
jayrous (Tanzanio, Mwanza) je 2018-02-20 19:31:07

En Mwanza komenciĝis la esperanto kurso gvidita kun Jayrous Eliakimu,aligxis instruistoj de mezlernejoj kiu promesis ankaxu instrui la lingvon al siaj lernejoj.
En la lernejo de BUZURUGA , Instruistoj de tiun lernejon akceptis mia peton instrui esperanton en siaj lernejon,por tio Edukado net programo helpos kaj helpas nin fariĝi kompetinda instruistoj. Danke al programistino

787.
Raita Pyhälä (Finnlando, Hyvinkää) je 2017-12-20 03:52:13

Rezultoplenan, vivindan jaron 2018 mi al ĉiu deziras kaj dankas al tiuj kiuj kunlaboris en edukado.net por fosi nian etan sulkon en la vasta Esperanta tuto. Feliĉajn Julon kaj Silvestron!

786.
Duncan Charters (Usono, Elsah) je 2017-10-25 03:24:45

Kara Katalin, elkoran gratulon pro la de ESF-devigita enpanteonigo (apenaŭ necesas aldoni por la plej meritplena kandidato...). Honore al unu gravega kontribuo de la mirinde utila paĝaro mi registris mian nunan universitatan kurson, kaj kuraĝigas al ĉiuj instruistoj kaj instruantoj tion fari, eĉ se temas pri nur unu-du lernantoj. Kuraĝe antaŭen kun la subteno de ĉiuj kolegoj kaj lernantoj kies vivo riĉiĝis per viaj personaj kaj retaj donacoj al ni, aŭtentaj privilegiitoj!

785.
Alphonse WASEKA KAMANGO (Kongo (Kinŝasa), Goma) je 2017-10-06 16:37:19

Saluton al ĉiuj uzantoj de tiu ĉi retpaĝaro. Dank'al Aleks, mi povas ankaù uzi ĝin por informi geesperantistoj pri mia agado kadre de Esperanto.
Nia asocio "Solidareco Bonvolo", per kontrakto instruas Esperanton en la mezlernejo "RUTOBOKO". Ĉiutage ĉeestas la kurson pli ol tri dek gelernantoj. La kurso komenciĝis pasinte jaro kaj daùras ĝis nun. Espereble pluiros dum jaroj. Ankaù ĉiu dimanĉo okazas E-kurso por aliaj interesitoj kaj kun la geknaboj flegitaj de Solidareco Bonvolo.

784.
Daniel Rodolfo Reyes Cañete (Kubo, Bayamo) je 2017-08-29 12:19:53

Salutojn al ĉiuj esperantistos kiu laboras pro la divastigo de la internacia lingvo pere retpaĝo.
Elkore

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.