Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi partoprenis en paroliga kurso en la VK.
Mi ĝuis kaj ĝojis lerni Esperanton de bona instruisto Katalin kaj kun bonaj lernantoj kiuj donis al mi ŝancon aŭdigi belan interparolon.
La instruisto kaj eble helpanto bele funlciigis programon Zoom. Ankaŭ tio donis al mi intereson.
Mi ŝatas denove partopreni ĉi tian lecionon en venonta okazo.
Dankon.
Mi ŝatis viajn paroliglecionojn dum la VK 2020. Mi volus partopreni se vi faros aliajn lecionojn. Dankon
Koran saluton al Katalin kaj sia skipo pro la tre bona kaj grandega laboro kiun vi faris kaj faras. Mi partoprenis la virtualan kongreson 2020 kaj ĝuis la programon aranĝita de Katalin pri EKPAROLU, ŝia/ties klasĉambro kaj ŝia/ties KLINIKO, tre bona ideo. Plaĉis al mi renkonti kun aliaj esperantoparolantoj kiuj volas plibonigi sin parolkapablon. Tre trafa projekto kaj ankaŭ amuza !!!. Revigligis mian deziron lerni esperanton pli bone. GRATULOJN DE NOVE.
Dum la 1a Virtuala Kongreso de Esperanto, mi spektis interesajn prelegojn pri Edudakdo.net + KER ekzamenoj kaj sekvis kursojn
Ni grupe ekzercis, ricevis konsilojn, korektadojn kaj ideojn por progresi
Gratulegon al Katalin Kovats kiu tre bone zorgis la virtualecon kun lernantoj de pluraj landoj en bonega etoso
Dank'al tiu sperto mi retrovis volon studi la lingvon
Kara Katalin,
Mi kore dankas vin pro la tre interesa paroliga kurso dum VK 2020.
Bedaŭrinde mi ne povis sekvi ĝis fino la lastan lecionon, ĉar mia komputilo malŝarĝiĝis, haltis kaj mi ne povis denove reeniri en Zoom.
Mi plezure partoprenus en via kurso.
Dankon,
Larysa
Kara Katalin, Mi tre ŝatis viajn lecionojn dum la VK kaj certe volus partopreni se vi faros aldonajn estontece. Dankon.
Garry
Mi tre ĝuis la paroladajn lecionojn ĉe VK 2020, kaj tie multe lernis. Multan dankon, Katalin!
Amike,
Rafaelo
Mi tre volas onklon/ onklinon? Mi ne trovas teston ?
Karega Katalin!
Dankegon kaj gratulegon pro Viaj eminentaj Vergara- kaj Zaleski-intervjuoj, kiujn ni plusendis al la diskutlisto medicinistoj-por-esperanto@googlegroups.com .
Plej amike salutas Vin
Ludoviko kaj Julinjo
...kaj specialan kaj fortan brakumon mi donas al s-ino Katalin Kováts pro la tre sindedicxa kaj valora laboro!
Kore,
Evandro de Freitas