Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

808.
Armelle PIOLAT (Francujo, Parizo) je 2020-08-07 15:46:09

Dum la 1a Virtuala Kongreso de Esperanto, mi spektis interesajn prelegojn pri Edudakdo.net + KER ekzamenoj kaj sekvis kursojn
Ni grupe ekzercis, ricevis konsilojn, korektadojn kaj ideojn por progresi
Gratulegon al Katalin Kovats kiu tre bone zorgis la virtualecon kun lernantoj de pluraj landoj en bonega etoso

Dank'al tiu sperto mi retrovis volon studi la lingvon

807.
Larysa Osadchuk (Francujo, Montpeliero) je 2020-08-07 12:48:31

Kara Katalin,
Mi kore dankas vin pro la tre interesa paroliga kurso dum VK 2020.
Bedaŭrinde mi ne povis sekvi ĝis fino la lastan lecionon, ĉar mia komputilo malŝarĝiĝis, haltis kaj mi ne povis denove reeniri en Zoom.
Mi plezure partoprenus en via kurso.
Dankon,
Larysa

806.
Garry Evans (Kanado, Montrealo) je 2020-08-07 12:33:09

Kara Katalin, Mi tre ŝatis viajn lecionojn dum la VK kaj certe volus partopreni se vi faros aldonajn estontece. Dankon.

Garry

805.
Raphael Das Gupta (Svislando, Rapperswil SG) je 2020-08-07 11:06:34

Mi tre ĝuis la paroladajn lecionojn ĉe VK 2020, kaj tie multe lernis. Multan dankon, Katalin!

Amike,
Rafaelo

804.
Pia (Danujo, Albertslund) je 2020-04-28 08:21:27

Mi tre volas onklon/ onklinon? Mi ne trovas teston ?

803.
D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas (Hungarujo, Budapeŝto) je 2020-03-25 17:08:54

Karega Katalin!
Dankegon kaj gratulegon pro Viaj eminentaj Vergara- kaj Zaleski-intervjuoj, kiujn ni plusendis al la diskutlisto medicinistoj-por-esperanto@googlegroups.com .
Plej amike salutas Vin
Ludoviko kaj Julinjo

802.
Evandro de Freitas (Brazilo, Valenca) je 2019-12-25 14:23:29

...kaj specialan kaj fortan brakumon mi donas al s-ino Katalin Kováts pro la tre sindedicxa kaj valora laboro!
Kore,
Evandro de Freitas

801.
Evandro de Freitas (Brazilo, Valenca) je 2019-12-25 14:12:46

Gratulon al la teamo de edukado.net pro la intense dedicxa laboro por la disvadtigado de Esperanto favore al lernado de nia grava lingvo cxe komencantoj kaj interesatoj.
Dankon pro la helpo al mi direktita de la portalo, kiu gxentile atentas min kaj atendas mian proksiman mendon por parolsesio!
Felichan kristnaskon kaj prosperan novan jaron mi deziras al cxiuj!
Amike,
Evandro de Freitas.

800.
Peter Wraae (Danujo, Lyngby) je 2019-09-08 14:53:01

Kara Katalin.
Mi ĵus aliĝis vian retejon, kaj multe surpriziĝis pri la abunda materialo kiun mi trovis. Kiel kaj lernanto kaj instruisto mi bezonas defiojn kaj novajn taskojn por progresi, kaj tion mi trovis. Dankon !

799.
D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas (Hungarujo, Budapeŝto) je 2019-06-18 08:44:50

Estimataj Profesorino, Doktorino Katalin Kováts kaj Sindona Komunumo! En la nomo de la kvindekjara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ni kortuŝite gratulas Vin ankaux pro la "Sukcesa 8a Tutmonda Ekzamentago". La rezulto de Via heroa laboro pruvis la gxustan, eminentan, 21- jarcentan poresperantan agadovojon. Sanharmonion, interesajn travivajxojn, belan veteron ni deziras altestime kaj plej amike d-ro Ludoviko Molnár kaj d-rino Julinjo Farkas

 Aldoni novan mesaĝon

1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.