Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi rekomendas la revuon Juna Amiko al ĉiuj. Ĝi estas juvelo de ILEI. Mi pagis al ILEI por ke ili povu aboni ĝin al 8 bezonantoj, kiuj ŝatus havi ĝin sed ne mem havas monon por la abono. Faru vi same!
Mi gratulas vin pro la belega kaj tre utila retejo Edukado.net, kiun mi tre uzas por plibonigi mian Esperanton. La Onkloj kaj Onklinoj estas tre kompetentaj kaj ĝentilaj. Mi forte deziras daŭrigi mian studadon kun ili, ĉar mi havas revon: Esti sufiĉe bona verkisto kapablas doni eĉ nur malgrandan emocion al kiu, kuraĝe, legos kelkan mian rakonton.
Danka' al viaj Onkloj kaj Onklinoj, eble mi sukcesos atingi tiun rezulton (memkompreneble, ĉu viaj geonkloj kapablas fari miraklojn. Kiel mi ŝerce diris al ili).
Do, mi ĝentile petas vin, ĉu vi povas doni al mi aliajn sesiojn.
Ĉiukaze dankante, mi kore salutas vin kaj esperas vidi vin la venontan jaron dum la Universala Kongreso en Torino.
Amikege
Roberto
Saluton,
Multaj dankon pro la paroligaj lecionoj cxe la Universala Kongreso en Montrealo! Vi estas bonega instruistino kaj mi multaj gxuis viajn lecionojn!
Amike,
Kate
Bonan Johano-feston al ĉiuj, kiuj kutimas ĝin festi. Almenaŭ en Skandinavio oni festas 24.-25.6. Tio ja estas plej luma sezono.plej nord eĉ sen nokta mallumo. Ĉu ni nomu ĝin Esperante Somermeza aŭ Mezsomera festo? En finna lingvo Juhannus kaj svede Midsommar. Ĝuu la sunon, la verdon, varmon kaj lumon!
Ankaŭ mi, ankaŭ kiel la prezidanto de ILEI, elkore grataulas la 20-jariĝon de edukado.net al ĉiuj esperantistoj, precipe al ties prizorgantoj, kaj ĉefe al kara Katalin, ĝia senlaca respondeculo.
Evidente edukado.net multege helpis/as ankaŭ al la celoj de ILEI pedagogie. Mi esperas, ke eĉ pli grandajn paŝojn kaj iniciatojn ni vidos en edukado.net danke al ĉies helpoj kaj subtenoj.
Mi tre alte ŝatas la grandiozan verkon "edukado.net", kiun donacis Katalin kune kun siaj helpantoj al la esperantistaro! Ju pli longe mi esploras la mondon de "edukado.net", des pli da detaloj mi malkovras. "Edukado.net" vere estas siaspeca scienco!
Edukado kaj ĉefe Ekparolu certe gravegis por mi, kiam mi (re-) lernis la lingvon. La entuziasmo kaj la entuziasmiga kapablo de Katalin regule vekas mian esperantemon. La movado certe estus multe pli malforta sen ŝia laboro kaj la laboro de ĉiuj, kiuj helpis la konstruon kaj operacion de Edukado.net.
Mi esperas ke tiu aventuro daŭrados ankoraŭ multajn dudekjarojn.
Por ĉiuj kiuj laboris - laboras - laboros por edukado.net:
GRATULOJN!
Kara Kati,
Mi absolute konsentas kun la belaj vortoj kaj pensoj de Sylvain. Vi kreis ion grandiozan kaj ni, kiuj profitas el ĝi regule, neniam povos sufiĉe danki al vi. Mi tamen provas iom laŭ miaj ebloj: multe da morala subteno, laŭebla (vivperiod-dependa) aktiva kunlaboro, modesta financa subteno, grandega danko kaj eta filmeto farita kun miaj gelernantoj speciale por vi.
Gratulojn kaj belan daŭrigon de tiu ĉi bela tago kun multaj gastoj kaj kunfestantoj por vi, Katalin kaj Edukado.net!!!
Amike,
Monika
Mi dankas pro via klopodo. Dank al edukado.net mia kurso tre bone iris. Se ne estus ĉi tiu loko mi ne progresus, miaj lernamtoj ne progresus. Mi ĝojas ke ni kaj multaj aliaj povos plibonigi sian kapablon de Esperanto dank al edukado.net.