Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Gratulon Katalin,
cxiam ridetanta, helpema, kreiva. Dankon ankaŭ al Sylvain kaj Mogens (por Risko), kaj al ĉiuj kontribuantoj de edukado.net
Anne
Gratulon al la 15 jara Edukado.net kaj al ties redaktanto Katalin.
Mi deziras bonan sanon, multe da forto al Katalin por daŭrigi la
aktivadon.
Samtempe, mi deziras agrablajn Kristnaskfestojn kaj Sukcesoplenan, tre Feliĉan Novan Jaron!
Elkore, Anjo
Tiajn militistojn ni bezonas. Saluton Katalin kaj brava teamo. Sukcesan novjaron al chiuj.
Kara Katalin, okaze de la 15-a jarigxo de Edukado.net mi gratulas vin kaj la tuta teamo.
Elkore mi bondeziras al vi cxiuj bonan sanon kaj pluajn sukcesojn en via poresperanta agado.
Kara Katalin,
mi gratulas vin kaj viajn kunlaborantojn okaze de la 15-jariĝo de edukado.net kaj aparte pro la nova ege bona projekto "Ekparolu". Estis granda ĝojo rigardi kaj auskulti vin en tiu 8-minuta filmeto!
Ĉion bonan kaj ĝis iam ie en Esperantujo.
Samideane kaj amike, Harald Schmitz
Elkorajn salutojn el la sudo...kaj gratulojn pro via peersista kaj elstara laboro! Daurigu sukceson!
Feliĉan 15-jariĝon! Jam tiom... Amike.
Kiom rapide pasas la tempo! Jam 15 jaroj! Kaj same freŝa, noviga, juna, utila, instrua kaj fruktodona! Gratulon al edu kaj ĉefe al Katalin, kiu estas ĝia motoro kaj animo! Dankon!
Gratulon kaj koran dankon! Mi deziras al vi pluan fruktodonan laboron.
Krystyna
Karega Katalin, kaj tuta stabo de Edukado.net!
Koran dankon pro via senlaca, senhalta, senpaŭza, senspira laborego pro Esperanto kaj pro la tenado de tiu ĉi paĝaro kiu fariĝas, ĉiu tage pli, referenco por nia verda mondeto.
Gratulon kaj refoje dankon!