Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Elkoran gratulon al Katalin pro la 15a jariĝo de Edukado.net kaj pro sia grava laborado en nia verda mondo.
Gratulojn Katalin, pro la 15-jariĝo de Edukado.net kaj pro ĝia tre interesa Risko-ludo kiun mi volas ĉiutage ludi kaj rekomendi al aliaj geamikoj.
Mi tutanime gratulas altestimatan s-inon Katalin Kovats okaze de alproksimiĝanta 15-a jariĝo de ŝia paĝaro! Edukado.net estas mirinda unika projekto, kiu enorme prosperigas Esperanton! Miloj da esperantistoj konsideras la paĝaron kiel la unua perfekta helpanto en instruado kaj disvastigo de nia intenacia lingvo. Do, pliajn sukcesojn, prosperojn kaj konstantan kreskon de vizitantoj!
Elena Nadikova, la vicsekretario de ILEI
Mi jhus vidis la filmeton pri Edukado.net. Gratulon al chiuj!
Mi ĵus ricevis la novaĵon pri la 15a jariĝo de Edukado.net. Varmajn gratulojn, aparte al Katalin KOVATS, sen kiu tiu ĉi grava verda punkto en la Esperantaj retejoj simple ne povus ekzisti.
Kun kora saluto mi gratulas al vi, por via eminenta laboro fare de sukcese funkciigata kaj daŭre evoluanta paĝaro dum 15 jaroj. Mi estas fiera pro tio, ke vi kara Katalin kiel samlandana, povas agadi plej efike por la edukado mondskale.
Nome de Sociala Grupo Lexus kaj de Heroldo de Esperanto, jarkolekto 2017, mi bondeziras al ĉiuj kiuj laboras por la evoluo de Edukado.net, ĉefe al Katalin, pro la senlaca kaj interesa agado...Ke la 15-jariĝo de Edukado.Net fariĝu meljŝtono por tute nova jararo plena de grandaj atingoj. Heroldo de Esperanto restas je da dispono.
Kie mi ludas entuziasme ĉiun tagon "RISKO-n"? Kaj, pli grave, kie mi ŝajne tuj informiĝis pri la 'manko al la mondo' de mia tiel admirata, tiel bone konata instruisto Paŭlo Gubbins? Kaj kie mi rajtis tuj inkluzivi nekrologon pri tiu ĉi "humanisto"? Mi aldonu, ke restas en miaj "plej ŝatataj" tuta klaso de Bertilo, kiu "puŝas (min) instrui". Kiel tio ĉi estas eble? Mi respondu, nun al mia estonta instruist(in)o ĉe NASK, Katalin Kováts. Dankon, Katalin, pro dekkvin jaroj da dediĉo al 'edukado.net' !--- (homaran) Keneĉjo Goldbergo
Gratulojn Katalin pro la 15-jarigho de edukado.net kaj pro tuta via giganta laboro, pasia kaj efika.
Amike kaj admire,
Luiza CAROL
Kara Katalin, la ĉijara aalena Kulturpremio estas denove en tre kompetentaj manoj. Mi elkore gratulas al vi kaj deziras multajn fortojn, sanon kaj optimismon en pluan laboron!
P.S. Ĉu vi akvumas vian filon? :-)