Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

698.
Karel Votoček (Ĉeĥujo, Štětí) je 2015-04-13 14:01:42

Same al mi ege plaĉas la ludo, kvankam mi multfoje perdas akiritajn poentojn por nesufiĉa kono de la movado kaj la kulturo. Mi povas diri, ke mi plej ofte sukcesas ĉe lingvo, tamen ne ĉiam. La demandoj estas sufiĉe malfacilaj.
Pro la statistiko mi proponas vicigi la ludantojn laŭ plua kriterio (eble tempo) por ke ĉiu ludanto troviĝu sur memstara loko sola. (Hodiaŭ la ludandoj kun la sama nombro da poentoj staras sur iu loko kune.) Aŭ eblus ellasi tiom da sinsekvaj vicoj, kiom da ludantoj troviĝas sur la sama loko. Tiamaniere mi povus eĉ komence de la monato ekscii, ĉu mi pliboniĝas aŭ malpliboniĝas.
Mi alvenigis 2 (fakte 3) novajn ludantojn. Daŭre mi popularigas la ludon eĉ eksterlande.

697.
Telemo (Francujo) je 2015-04-13 12:20:12

Ghojan naskighdatrevenon Risko ! Mi ghojas partopreni kaj ludi ! Tio kio plej plachas al mi estas vidi ke ni estas multnombraj kaj de vere tre diversaj landoj do mi sentas min vere membro de mondskala familio kaj komunumo ! Ni plu amase ludu ! Mi brakumas vin

696.
autuno (Vjetnamujo, Hanojo) je 2015-04-13 10:34:28

Gratulon okaze de la dua datreveno de RISKO-ludo. Dum la unuaj monatoj, mi ja ludis, sed pro sano, aĝiĝo, mi neniam gajnis bonajn poentoj, mi malkuraĝiĝis kaj ne plu partoprenis. Hodiaŭ,responde al la invito de Katalin, mi provludas kaj ekkonscias, ke la celo ne estas gajno de poentoj, sed plibonigo de konoj en ĉiuj sferoj de esperantologio. Mi ne kuraĝas promesi regule ludi, sed bonvolu konsideri mian reagon kiel dankemo al Katalin kaj al Rude Mogens Andersen kiu helpis min tiom multe en miaj aktivecoj ene de edukado.net. Al la regulaj ludantoj mi esprimas mian admiron kaj gratulon; al la neregulaj ludantoj, mi diras "kuraĝon!" kaj al la neuzantoj, mi alvokas "Partoprenu, kiu ne riskas, nenion havas". Amike salutas, autuno el Vjetnamujo.

695.
Ruselo (Pollando) je 2015-04-13 10:29:11

Risko ekzistas jam du jarojn - Gratulon!
Ĝi estas ne nur amuza ludo sed ankaŭ interesa kaj instrua pri esperanta kulturo, movado, kaj lingvo. Ludante ĝin, oni povas senti fieron pro siaj ĵus konfirmitaj scioj aŭ feliĉon pro ĵus lernitaj novaj faktoj, do estas gajno ambaŭokaze. :)

694.
Mike59 (Francujo, CASTELLANE) je 2015-01-01 19:18:12

FELIĈAN NOVAN JARON 2015 mi tutkore deziras al ĉiuj geamikoj en la tuta mondo kaj al la teamo de Edukado.net, precipe al Katalin!
Vivu nia bela lingvo Esperanto !!!
(BV pardoni mian eraron en la antaŭa mesaĝo - sed ne eblas korekti la senditan tekston ...)

693.
Mike59 (Francujo, CASTELLANE) je 2015-01-01 18:37:09

Mi tutkore deziras al la teamo de Edukado.net, precipe al Katalin, kaj al ĉiuj geamikoj tra la tuta mondo FELIĈAN NOVJARON 2015!
Plej amike el Francio salutas vin Mikelo (Michel Dereyger).

692.
Leandro (Brazilo) je 2014-12-22 16:30:45

Estu tiu ĉi Kristnasko kaj Nova Jaro plej fortodona, freŝiga, vigliga kaj esperiga por edukado.net! Mi elkore deziras =)

691.
Ivanka Stoyanova (Bulgarujo, Varna) je 2014-12-15 11:31:58

Elkorajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la Zamenhof-tago kaj la naskiĝdatreveno de Edukado.net! Sukcesan laboron favore de Esperanto dum multegaj venontaj jaroj en bona sano, paco kaj prospero.

690.
Ro.Sartoro (Argentino, Mendoza) je 2014-11-01 15:07:00

Ĉu estos PREMION por la 100.000-a salutonto?

689.
Alfredo Ascanio (Venezuelo, Caracas) je 2014-10-16 19:08:08

Apple akiris novan iPad kaj ĝi estas sekvo pasintjara ultra svelte iPad Aero: ĝi nomiĝas la Apple iPad Aero 2. CEO Tim Cook anoncita tiel ĉimatene de Apple Cupertino, Kalifornio sidejon kun video de krajono esti razitaj malsupren , guiño al pasintjara solena malkovro de la unua iPad Air. La iPad Air 2 estas 6.1mm, "18 procentoj pli maldika ol la unua iPad Aero," Apple Phil Schiller sciigis asistantoj. "Ĝi estas la monda plej maldika tablojdo."

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.