Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

668.
Katalin (Nederlando, Hago) je 2013-04-13 08:21:11

Dankon, Vasil pro via komento. Vi pravas ke la tempoe stas malmulta, sed ni celas ne ke oni serĉu kaj trovu la respondojn, sed volas instigi homojn lerni. Se estus serĉado, ni ontrolus komputilajn lerntojn, kiu kion povas trovi plej rapide. Lernado okazos post la ricevo de la nesciita demando, kiam vi sreĉos, notos kaj lernos la faktojn kaj sekvafoje scios ilin. Ni ne povas ebligi pli ol 3 demandoj tage. Oni ne haavs tro da tempo ludi kaj eĉ tiel ni devas krei 1200 diversajn demandojn por ke en unu ajro ĉiam oni havu alian demandon. Do, iom malfacile, ĉu ne? Do, iom post iom vi kaj la aliaj lertiĝos kaj ŝatos xin, mi esperas. Danko pro via partopreno.

667.
Vasil Kadifeli (Turkujo, Istanbulo) je 2013-04-13 07:20:10

Gratulojn por la nova ludo "Risko". Tre helpema ludo por diskonigi la esperantan kulturon. Fakte nur tri demandoj per tago estas tre malmultaj. Ankaŭ la tempo por respondi demandojn estas tre mallonga por komenĉantoj kiel mi, ĉar ni devas serĉi la korektan respondon. Do, mi pensas ke la tiuj du faktoj kaŭzos ke ludantoj forgesos sekvi la ludon ĉiu-tage. Sed, mi ne havas ideon pri la nombnro de demandojn kaj kiel baldaŭ la malbonaj respondintaj demandoj reaperas. Gratulojn denove.

666.
Ermigi (Italujo, Milano) je 2013-03-19 21:41:31

Gratulojn pro tiu ĉi TTTejo, ĉiam tre interesa kaj riĉa da informoj.

665.
Raita Pyhälä (Finnlando, Hyvinkää) je 2013-01-04 18:25:43

Ekde tiu ĉi jaro mi pli ofte vizitos la paĝaron de edukado.net. Ĝi estas ĉiel intersa kaj utila, dankinda. Fortojn al Katalin kaj ankaŭ financan subtenon al ŝi mi deziras por la komenciĝinta jaro kaj la sekvontaj.

664.
Marc Vanden Bempt (Belgujo, Winksele) je 2013-01-01 12:51:42

Mi deziras al edukado.net, kaj do al la persono(j) kiuj dediĉas siajn fortojn al ĝi, ĉion bonan en 2013. La paĝaro jam delonge pruvis sian utilon kaj meritas lokon inter la plej gravaj paĝaroj en Esperantio.
Mi miras ke la adreso http://www.edukado.net/prie/subteno troviĝas nur en la dua nivelo de la enhavtabelo, sub "pri la paĝaro" (plus kaŝita en la tutlasta linio de la paĝo). Laŭ mi indas ĝin lokigi en la unua nivelo, tuj sub/super "pri la paĝaro". Ankaŭ aliaj senpagaj servoj, kiel ekzemple Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio) tion faras...
Tio ankaŭ por diri ke la paĝaro meritas financan subtenon, por ke ĝi restu grandparte senpaga servo al la esperantoparolantoj kaj -studantoj.
Sukceson ankaŭ en 2013!

663.
Ro.Sartor (Argentino, Mendoza) je 2012-12-17 21:50:04

Gratulojn al novaj membroj de la Panteono! Bonege ke ni povas legi biografietoj kaj vidi fotojn de la elektitoj! Kompreneble, chiujare estas pli malfacile konatighi kun chiuj GeS-noj de la mondo! Tamen nun ghoje mi konstatas: kun John Wells, mi persone konatighis en la Londona Klubo. Kun Spomenka, estis en kontakto okaze de la centjarigho de Tibor Sekelj. Pri Trevor, mi legis jam almenau unu lian romanon. Kaj kun Mireille, ni iam estis en kontakto kiam shi preparis programojn pri “interkultura edukado”… Do char nun shi estas “senbrutara nomado”, ni atendos shin kaj chiujn aliajn peersone konatighi okaze de nia 99-a Uk-Bonaera 2014, en Argentino.
Mi deziras daurigan sukceson al “Edukado.net”, felichajn festojn kaj novan jaron!

662.
Andrzej Szczudlo (Pollando, Wschowa) je 2012-10-10 12:46:23

Korajn gratulojn! Edukado.net estas tre uzebla loko por esperantistoj. Laboro de redaktoroj kaj helpantoj ne estas perdita. Vi ĉiuj bone servas al nia sencplena lingvo.
Mi deziras al vi kaj ankau al mi mem pluajn sukcesojn kaj forton por la daŭrigo.

661.
LEE Jungkee (Sud-Koreujo, Seulo) je 2012-10-04 11:40:05

Estimataj,

Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK) havos feston nome, 'Memore al la 250-a kurso
de Esperanto' en la 3-a de nov. 2012 en Seula Junulara Gastejo.
Tio signifas, ke en la oktobro de tiu ĉi kuranta jaro. SEK havos sian 250-an
Esperanto-kurson por civitanoj. La kurso daŭris dum 21 jaroj senpaŭze
ĉiumonate. Tra tiuj kursoj, 1,640 civitanoj lernis Esperanton en SEK.
SEK planas eldoni memorlibron okaze de la festo. Se vi bonvolus sendi
gratulmesaĝon rete (esperanto@saluton.net) aŭ lasi mesaĝon en la fejsbuko de
LEE Jungkee(www.facebook.com/jungkee) ĝis la 15-a de okt. 2012, SEK kun danko kaj honoro listigos
ĝin en la memorlibron. SEK atendos vian mesaĝon ĝis la fino de
septembro kurantjare. Kun anticipaj dankoj.

Sincere via, LEE Jungkee el Koreio

660.
Poór Veronika (Kamboĝo, Takeo) je 2012-09-06 04:25:52

Karaj redaktoro kaj kontribuantoj!
Koran dankon pro via laboro por plifaciligi kaj plialtniveligi la instruadon de Esperanto - estas tre bona sento, kaj donas esperon, ke la jam tre buntaj instrumaterialoj konstante pliriĉiĝas. Kaj mi preskaŭ forgesis mencii pri la KER-ekzamenoj, kiuj ne nur servas la esperantistojn, sed ilia sukceso kaj disvastiĝo ĉiam utilas, kiam oni varbas pri Esperanto.
Dankante vin pro povi ofte uzi viajn atingojn:
Veronika

659.
Anh Tran (Vjetnamujo, Nghe An) je 2012-08-07 13:20:43

Saluton, Mi estas Anh. Mi ekzamenis la B1 nivelo ekzamenon en UK-97 danke subteno de membroj en edukado.net, do mi volas danki ĉiujn multe por via helpo al mi kaj mia amikoj. Koran dankon multe

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.