Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

708.
biciklanto (Belgujo, Kruibeke) je 2015-04-13 20:57:49

Gratulojn pro la dua jaro. Mi komencis partopreni antaŭ preskaŭ unu jaro. Tiuj bone elektitaj demandoj estas nun ĉiutaga defio por pligrandigi mian konon, laŭ plezura maniero, pri movado, kulturo kaj lingvo.

707.
Monika (Svislando) je 2015-04-13 20:47:55

Gratulojn al Katalin kaj Mogens pro la 2a datreveno de tiu ĉi bona ludo. Mi ludas kiam mi povas, havas tempon. Kial? Ĉar simple mi ŝatas ĝin! ;) Dankon! M.

706.
giorgos (Grekujo, Ateno) je 2015-04-13 19:55:06

Elkorajn gratulojn, varmajn bondezirojn kaj grandan feliĉon al viaj redakcianoj okaze de via dua naskiĝdatreveno kara forta kaj klara ludo. :)

705.
esperanna (Hungarujo, Budapeŝto) je 2015-04-13 19:33:37

Ankaŭ mi gratulas, vere estas granda entrepreno regule funkciigi tiun ĉi ludon. Tamen ne ĉio plaĉas al mi. Ekzistas "stultaj" demandoj, kiuj ne indas scii. Estas unu erara respondo laŭ mi pro iama mistajpo. "Li paliĝis pro timo (kialo), ne pri! Estas malmulte da tempo por pripensi la respondon. Se estas 6-7 eblaj respondoj, oni ne havas tempon eĉ finlegi la tekston. Mi konsideras min sufiĉe sperta esperantisto, sed tiaj kondiĉoj certe fortimigas la malpli spertajn. Mi ludas ĉiam, kiam mi havas tempon kaj eblecon pro la ludo mem.

704.
Nancy (Svislando, Pully) je 2015-04-13 19:32:07

Mi gratulas chiujn ludantojn, kaj chefe Katalin kaj la kunlaborantojn !!! Mi ludas kun plezuro, sed ne por gajni poentojn, nur por la ghojo lerni ion !
Daurigu ! Grandan dankon !

703.
Leandro (Brazilo) je 2015-04-13 17:15:21

Ankaŭ ŝatus esprimi dankon pro la ludo. En du jaroj mi respondis centojn kaj centojn da demanoj, kiuj multe kontribuis por mia esperantista kleriĝo. Mi pli multe maltrafis ol bone trafis respondojn... sed ĉiuokaze ĉiam tre ĝoje ludis. Nun en nia lernejo ni regule okazigas memstarajn RISKO-sesiojn. Ne necesas diri, ke ili furoras!

702.
Aranka (Serbujo) je 2015-04-13 17:05:47

Gratulon por la dua naskiĝdatreveno de la RISKO-ludo! Koran dankon al Katalin kaj Mogens!
Ĉi tiu ludo por mi ĝenerale, kiel hobio, signifas ripozon. Ĝi fariĝis kutimo, tiel ke mi multfoje ensalutas ludi, kaj poste kontrolas la novaĵojn de la paĝaro. Mi ĉefe riskoludis ne pro rezultoj, sed pro kvizo mem. Mi ne riskis multe, ĉar la kelkfojaj perditaj poentoj malĝojigis min. Do, kiam mi sukcesis solvi la unuajn du demandojn, mi multfoje feliĉe finis la ludon.
Mi preterlasis tagojn kiam mi forvojaĝis kaj ne havis teknikajn eblecojn. Interese, ke tio estas sume 59 tagoj! Okazis certe ke mi forgesis aŭ simple ne povis ludi pro multaj devigoj aŭ malsano.
Mi proponas al ĉiuj esperantistoj la ludon, povas esti ne nur amuziĝo, sed ankaŭ bona ekzerco kaj lernilo!

701.
Burdo (Pollando, Ełk) je 2015-04-13 15:57:53

Gratulon por ĉiuj riskoludantoj, kiuj estas pli diligentaj kaj pli sciantaj ol mi. Koran dankon por Katalin! Krom kolektado de puentoj tre gravas ricevi respondon al la demandoj, kiujn mi ne scias respondi. Mi notas tiujn respondojn ... sed ne ĉiam mi ilin memoras kaj denove faras la saman eraron ... Sukcesojn por ĉiuj!

--

700.
Vojáček (Ĉeĥujo, Brno) je 2015-04-13 15:49:49

Mi ne ludis nur tiam, kiam mi ne havis aliron al interreto, plej parte kiam mi estis en hospitalo. Ĉe lingvaj demandoj mi ofte havis problemon respondi ĝustatempe. Mi tralegis la demandon, eblecojn por respondo kaj kiam mi elektis la ĝustan, mankis sekundo por klaki sur la respondon.

699.
Valentin Melnikov (vmel) (Rusujo, Moskvo) je 2015-04-13 14:32:12

Mi gratulas ĉiujn RISKO-ludantojn okaze de la dujara jubileo de la ludo. Koran dankon al Katalin, Mogens kaj (nekonataj por mi) programistoj, kiuj donacis al ni tiun mirindaĵon. Por mi ĝi fariĝis nemalhavebla parto de la vivo, kiel mi jam skribis aliloke... Kiu ankoraŭ ne provis - venu riski!
Kiel iam skribis Kalocsay pri alia afero, “ĝi vin ne sole distras, sed instruas / (...) / kunligos vi plezuron kaj utilon”.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.