Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

720.
Boris Kolker (Usono, Cleveland) je 2015-12-15 01:16:44

Gratulon al Edukado.net okaze de la 14-jariĝo!
Gratulon al la nova dozeno da honoritoj!

719.
Molnár László (Hungarujo, Sárospatak) je 2015-11-23 08:46:17

Kara Katalin !
Mi povas nun la trian fojon kontakti vin sensukcese pro iu komputila difekto.
Mi ŝatus nur trankviligi vin, ke post la apero de via informo rapide alvenis la korekto, do neniu grandega problemo okazis.
Kiu laboras, tiu eraras. ERARI ESTAS HOME.
Aldone min interesas, kial la forpasinta tempo kaj grandaj sukcesoj, rezultoj de Esperanto malsufiĉas por UNESCO deklari la jaron 2017 Zamenhof-jaro ? Se mi ne ekscios kontentigajn kauzojn, mi demandos.
Bonegan sanon por atingi novajn sukcesojn deziras al Vi
Kun estimplenaj salutoj kaj bondeziroj
Molnár László
Ankau mi forsendis la ĝojigan novaĵon. Mi korektos ĝin kaj la laboro dauras, iras plu.

718.
Roberto Sartoro (Argentino, Mendoza) je 2015-10-04 21:22:00

La kurso de Prof. A.Giridhar Rao, rememorigis mian ĉeestadon en Barato en 1995. Tiam mi konatiĝis en Bangalore kun Prof. S.S Pradhan (ankaraŭ D-FD en la jarlibro) kun kiu oni organizis esperantan kurseton kie partoprenis preskaŭ tricent personoj, dum kiu mi kiel vizitanta eksterlandana esperantisto, ĉefe reklamadis "Pasportan Servon", kun granda sukceso, ĉar mia partopreno estas tradukinta en la angla kaj teluga lingvoj... ktp. Proksime en Whitfield, mi ĉeestis en la "Sai Akademio de Esperanto" kiel gasto de Prof. K.V.Nath kaj edzino, kun kiuj tre amikiĝis...ktp. Dum mia restado mi povis ĉie atesti kiel la solvo por la granda "poto" de diversaj lingvoj en Barato, estis la angla studinta en la lernejoj... sufiĉis ĉie kelkaj vortoj en la angla por solvi ĉiiujn problemojn.... Valoras la penon legi la paĝon kaj aŭtografieton de Prof. Rao, http://agrao.50webs.com/#esperanto

717.
Monika (Svislando) je 2015-09-26 11:46:36

Jxus finigxis la skajpa itala kurseto. estis tre bona. Dankegon al Renato kaj al Katalin kaj salutojn al la aliaj partoprenintoj! Amike, Monika

716.
BiciklantoEsperanto (Germanujo, Berlin) je 2015-05-23 19:04:06

Biciklanto volas korespondi kun Biciklantinoj en Esperanto. :-)
Berlin / Germanujo
Skribu al mi : miaespero12@yahoo.de

715.
Henriko (Germanujo, Berlin) je 2015-05-23 18:46:31

Saluton. Plaĉas al mi .

714.
Ginette MARTIN (Francujo, Saulxures-sur-Moselotte) je 2015-05-19 10:32:32

Komplimentojn al ĉiuj partoprenantoj de la kolokvo. La evento ricevis bonan grandan informadon, ĉefe anticipe, en nia loka ĵurnalo Vosges-matin ( kiu ne degnintis informi, kiam mi estis listestro de EDE en la eŭropaj balotoj kaj neniam eldonintis miaj artikolojn). Certe Mirejo havas magiajn povojn. Dankon pro la rapida enretigo. La bona organizo, la riĉa programo kaj la bona etoso de la evento tre senteblas tra la fotoj kaj raportoj.
Laŭde al vi ĉiuj
Ginette MARTIN

713.
Fatiha (Alĝerio, Mostaganem) je 2015-05-14 11:25:07

Saluton al ĉiuj ! Mi volas gratuli vian agadon, mi ludas nur por plezuro.

712.
Molnár László (Hungarujo, Sárospatak) je 2015-05-07 17:04:58

Kara Katalin !
Dankon pro via letero,en kiu vi informis min pri la ludrezulto.
Mi estis scivolema,kia estas la ludo, kiel ĝi funkcias kaj kiatipaj demandoj estas starigitaj por ludantoj.
Ricevinte la unuan demandon, mi volis surpaperigi ĝin, intertempe la tempo elĉerpiĝis.La duan mi respondis trafe-maltrafe.La rezulto estis nulo.Faras nenion. Malgrau la malsukceso mi povas konstati ke la ludo estas interesa, amuza, scioampleksiga por multaj ludemuloj, kiuj havas sufiĉan tempon sidi antau la komputilo ĉesi aŭ daŭrigi ludi.
Pro diversaj kialoj mi preferas partopreni ludojn kaj respondi la demandojn postulantajn pli da tempo kaj pli da serĉado-esplorado. Mi esperas ke ĉi tio ne ŝajnas esti ekskuzado.
Mi kaptas la okazon demandi, ĉu eblas ekkoni la ĝis nun starigitajn ĉiujn demandojn kaj iliajn ĝustajn solvojn ? Mi dezirus utiligi ilin en mia laboro.
Kara Katalin !
Mi gratulas vin pro la elpenso de la ludo kaj kuraĝigas ĉiujn partopreni la RISKO-ludon .
Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj via, Molnár László
Mi gratulas vin pro la elpenso de la ludo kaj kuraĝigi ĉiujn por partopreni

711.
Theresia (Germanujo, Trostberg) je 2015-04-17 10:31:14

Koran dankon por la bela kaj utila kolektaro. Multajn salutojn el Germanujo

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.