Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

748.
Fernando (Brazilo, João Pessoa (Ĵoan-Pesoo)) je 2016-12-06 10:03:06

Gratulojn al la retpaĝo pro la 15-jarojn! Mi deziras sukseson al Katalin kaj Edukado skipo.

747.
Keneĉjo Goldbergo (Usono, Los-Anĝeleso) je 2016-12-03 23:58:27

Admirata de mi Katalin! Kia mirinda tago, facile imagas mi, vi havis en Aalen!
Antaŭĝuas tiu ĉi via studento ĉe NASK esti en klaso via! Kaj same mi tiel antaŭĝuas renkonti vian brilan Sylvain! ---Diris al mi Rüdiger Sachs, samĉambrarano mia dum tri (!) semajnoj ĉe NASK: Esperantisto estas ĉiam juna. ---Keneĉjo Goldbergo [homaran]

746.
RoSartoro (Argentino, Luján de Cuyo) je 2016-12-03 23:50:55

Gratulojn pro via 15-an jariĝon. Daŭrigu sukceson!

745.
andor (Pollando, Radom) je 2016-12-03 22:52:26

Gratulojn kaj dankon al Edukado.net pro la ĉeesto en mia komputilo! Ĉion la plej bonan!

744.
Dang Van Thuyet (Vjetnamujo, Bao Loc) je 2016-12-02 05:15:11

Varman Gratulon al la 15jariĝo de EDUKADO.NET !

743.
EMARIA (Pollando, Toruń) je 2016-11-28 14:52:11

Kara Kreantino de edukado.net! Mi elkore gratulas ĉi tiun imponan projekton okaze de ĝia Jubileo! Mi deziras al Vi fortojn, sanon, elstarajn kunlaborantojn kaj multajn studentojn. Vivu la edukado.net!

742.
Roze (Brazilo, Rio de Janeiro) je 2016-11-28 00:19:44

Gratulon kara Katalin pro la 15-jariĝo de Edukao.net, kiu estas tre grava por ni Esperantistoj kaj multe laboras favore al Esperanto! Dankegon!!!

741.
Nazi Solat (Irano, Mehrshahr) je 2016-11-25 03:59:59

Mi tutkore gratulas 15-jariĝan feston :) kaj deziras plensukceson por vi. Viaj penoj ege helpas nin kaj mi deziras helpe de novaj teknikoj edukad.net plu helpos novajn junajn interesontojn.Ni kune progresos :)

740.
Elstara (Sud-Koreujo, Seulo) je 2016-11-24 13:07:44

Ho, mi kun aplaŭdo gratulas jubileon de la retejo edukado.net, kiu estis 15 jaraĝa. Por ni kaj nia granda afero la edukado.net senĉese sindoneme ŝvitis, ĉu ne? Ni kune subtenu kaj evoluigu tiun ĉi movadan komunumon por disvastigo de Esperanto, por ke la nepoj niaj benos nin. Gratulon kaj ree gratulegon!

739.
LEE Jungkee (Sud-Koreujo, Seulo) je 2016-11-24 11:51:49

Mi sendas varman aplaudon al Edukado.net okaze de ĝia 15 jariĝo. Tra 15 jaroj, kara Katalin Kovats sindediĉis kun larmo kaj sango (lau azia esprimo). Dankon pro via sukcesa gvido por KER kaj Edukado.net. Dauran progreson! Via, Jungkee

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.