Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Karaj redaktoro kaj kontribuantoj!
Koran dankon pro via laboro por plifaciligi kaj plialtniveligi la instruadon de Esperanto - estas tre bona sento, kaj donas esperon, ke la jam tre buntaj instrumaterialoj konstante pliriĉiĝas. Kaj mi preskaŭ forgesis mencii pri la KER-ekzamenoj, kiuj ne nur servas la esperantistojn, sed ilia sukceso kaj disvastiĝo ĉiam utilas, kiam oni varbas pri Esperanto.
Dankante vin pro povi ofte uzi viajn atingojn:
Veronika
Saluton, Mi estas Anh. Mi ekzamenis la B1 nivelo ekzamenon en UK-97 danke subteno de membroj en edukado.net, do mi volas danki ĉiujn multe por via helpo al mi kaj mia amikoj. Koran dankon multe
Gratulojn pri la ekzamenoj. Tio kredindigas nian movadon kaj ĝian seriozecon, montrante, ke ni disponas pri organizo kongrua kun la internaciaj oficialaj normoj.
Mi volus scii - por mia persona informo - ĉu oni rajtas trapasi plurajn ekzamenojn samtempe, kaj kiom da sukcese trapasis ilin. Finfini, tio, kion interesas min scii estas kiom da esperantistoj estas en ĉiuj niveloj kun KER-diplomoj agnoskitaj.
Antaŭdankon.
YA
La video, kiu montras la uzeblecojn de la paĝaro estas ekzempla. Mi tute ŝatis lerni por funkciigi pli bone la serĉilojn, por trovi ĝustajn informojn, kaj usonaj partoprenantoj en la aranĝo estis vivantaj grandan aventuron !
Dankon al ĉiuj !
Petro
Gratulojn al Katalin kaj teamo de Edukado.net! Vere, ni sukcesis sperti la internacian kapablon de la Esperanto-Movado organizi agadon tutmonde! Ĉiam antaŭen!
GRATULON pro la sukceso de la tutmonda KER-ekzameno! Mi tutkore dankegas vin kaj ĉiujn organizantojn pro via admirinda laboro!
Vivu Esperanto!
Kore salutas ĉiujn esperantistojn. Mi estas el Ĉeĥujo, urbo Uherský Brod.
Mi volas danki teamon de edukado.net kaj AIS pro la kurso pri interlingvistiko http://edukado.net/klerigejo/4?m=superrigardo&id=16
Antaŭ komenco de tia ĉi kurso mi dubis, ĉu interlingvistiko interesus min aŭ ne. Nun mi certas, ke tiu scienco estas ege studinda, aparte por esperantistoj!:)
Gratulojn por arigi tiom da interesiĝantoj ! Se ĉiu el tiuj 2.500 potencaj instruistoj instruus Esperanton al po 5 lernantoj jare, nia nombro kreskus je 12.500 ĉiu jaro. Ĉu mi revas ? Daŭrigu la bonan laboron por ke ankaŭ ni trovadu inspiron por daŭrigi nian! Korajn salutojn!
Kara Kati! Elkorajn gratulojn pro la atingo de 2500 uzantoj! Mi deziras al Vi ĉion bonan, sukcesan laboron! Amike: Edit