Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi gratulas vin pro la granda laboro kiun edukado.net faris tiujn 10 jarojn. Fakte ĝi multe helpis min kiam mi gvidis kursojn en nia loka grupo, nun neaganta (http://www.ipernity.com/blog/vilanova.esperanto.grupo). Mi ankaù kontentiĝas per miaj tiamaj malgrandetaj kunlaboraĵoj. Antaùen edukado.net! Nia esperanta agado estas bona por la homaro. Mi tion diras tute senhezite!
Saluton Katalin!
Mi elkore gratulas al vi kaj deziras tre feliĉan naskiĝdaton al Edukado.net.
Ĝis la baldaua revido!
Endre
Mi kore alighas al la horo de gratulantoj. Edukado.net estas prifierindajho!
Gekaraj teamanoj, gratulojn pro la datreveno kaj granda torto!! Multaj felicxoj kaj pli da sukcesoj por vi (kiuj iras al nia bono). Dankon pro cxion kion vi faras. Feliĉan novjaron!!
Gratulon pro via granda laboro!
Gratulon pro via granda laboro!
Gratulojn okaze de cxi tiu grava festo. Mi pli renkontas edukado'n pere de nia dauriga kurso ol rekte, sed sendepende de tio same aprezas la kvaliton kaj amplekson de la ofertita materialo. Kuragxan daurigon!
Kara Katalin! Iom malfruigitajn, sed sincerajn bondezirojn okaze de la granda festo! Kun vera admiro mi pensas pri via senlaca laboro, bonegaj ideoj, dankas kaj gratulas pro la rezultoj. Multajn novajn ideojn kaj fortojn realigi ilin deziras al la tuta teamo Gosia el Pollando.
Kara Katalin, karaj kunlaborantoj,
elkore mi gratulas okaze de la jubileo de edukato.net. Belega paĝaro!!!!! Mi ofte ricevas novajn ideojn por miaj kursoj kaj Esperanto-klubo kaj mem lernis multon. Multan sukceson kaj belegan estontecon!
Por inde soleni la naskiĝtagon de Zamenhof kaj Edukado.net,
nia Grupo Esperanto Noumea, dum sia ĉi-semajna kunveno, tintigis ŝaŭmvine la glasojn pro danko kaj por prospera daŭrigo !