Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

617.
Paweł Fischer-Kotowski (Pollando, Varsovio) je 2011-12-16 12:02:56

Kara Katalin, gratulon pro la 10-jariĝo de via infano, valora ilo de kiu profitas multaj esperantistoj! Mi deziras al ĝi prosperon kaj al vi persistemon por daŭre trovi tempon kaj forton prizorgi la retpaĝon!

616.
Amri Wandel (Israelo) je 2011-12-16 09:39:25

Okaze de la 10-jara jubieo de Edukado.net mi gratulas nome de UEA. Plu prosperu kaj sukcesu!
Aparte al la du novaj iniciatoj en la Klerigejo: la kursoj pri Vjetnamio kaj de AIS.
Amri Wandel
Estrarano pri Scienca kaj Faka agado

615.
Ritinjo kaj Ivanĉjo. (Brazilo, Kuritibo) je 2011-12-15 23:06:19

Saluton, Katalin! Gratulon pro la datreveno de Edukado.net. Ni deziras, ke la paĝaro, RITE, KER kaj ĉio, kion vi faras kaj faros, estos sukcesplenaj. Ritinjo kaj Ivanĉjo.

614.
Joacir (Brazilo, Manaus) je 2011-12-15 20:54:28

Gratulojn! Bonega esperanta paĝaro, tro longan sukceson al Edukado.net, feliĉojn kaj pacon al ĉiuj kunlaborantoj de ĉi tiu paĝaro.

613.
Edmond kaj Arlette PLUTNIAK (Francujo, SIMENCOURT) je 2011-12-15 20:38:40

GRATULOJN ! 10 Stelojn al edukado.net kaj al ghia genia kreinto, animanto kaj anim-donanto Katalin okaze de la jubileo ! Ni tostos kune en Haikou !!!
Plej amike,
Edmond kaj Arlette.

612.
Barbara Pietrzak (Pollando, Varsovio) je 2011-12-15 19:41:47

Plej korajn gratulojn lige kun la 10-jariĝo de edukado.net
Pliajn sukcesojn dum la laŭvicaj jaroj de via grava eduka laboro.

611.
Georgo Flender (Hungarujo, Békéscsaba) je 2011-12-15 19:08:24

Mi elkore salutas la 10 jaran retejon edukado.net, dezirante chion bonan, prosperon, evoluon por Esperanto!

610.
laszlo (Hungarujo, Pécs) je 2011-12-15 14:40:02

Anstataǔ konvencia gratulado:
Lingvo vivas dum uzado, linvouzo postulas scipovon, scipovon havigas edukado(.net), kaj 'edukado.net' estas - laǔ mi - lingve plej profesia E-a portalo kiun funkciigas diligenta kerno de vivprofesiaj fakuloj, kies centra ”motoro” ridetas al ni desur paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=197 :-)

609.
Joe Blum (Usono, Zellwood, FL) je 2011-12-15 13:33:25

Kongratulojn al ĉiuj de vi. Via projekto kreskiĝis sperte; plaĉas al mi kreskiĝi kune. Al mi, Edukado.net, kvankam jam armeo, estas korema familio. Mi tion ŝatas.

608.
Gigi (Italujo, Agrigento) je 2011-12-15 13:19:35

Multajn bondezirojn al Katalin kaj al ŝia teamo por la laboro estinta kaj por tiu estonta. Estas mirinde spekti tian pasion por kialo kiu ofte povas esti miskomprenata. Daurigu!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.