Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

624.
Marc Vanden Bempt (Belgujo, Leuven) je 2011-12-18 13:39:42

Gratulojn okaze de cxi tiu grava festo. Mi pli renkontas edukado'n pere de nia dauriga kurso ol rekte, sed sendepende de tio same aprezas la kvaliton kaj amplekson de la ofertita materialo. Kuragxan daurigon!

623.
Małgorzata (Pollando, Gdańsk) je 2011-12-18 11:53:34

Kara Katalin! Iom malfruigitajn, sed sincerajn bondezirojn okaze de la granda festo! Kun vera admiro mi pensas pri via senlaca laboro, bonegaj ideoj, dankas kaj gratulas pro la rezultoj. Multajn novajn ideojn kaj fortojn realigi ilin deziras al la tuta teamo Gosia el Pollando.

622.
Heinz W. Sprick (Germanujo, Hessisch Oldendorf) je 2011-12-17 23:48:13

Kara Katalin, karaj kunlaborantoj,
elkore mi gratulas okaze de la jubileo de edukato.net. Belega paĝaro!!!!! Mi ofte ricevas novajn ideojn por miaj kursoj kaj Esperanto-klubo kaj mem lernis multon. Multan sukceson kaj belegan estontecon!

621.
lena9 (Nov-Kaledonio) je 2011-12-17 23:43:17

Por inde soleni la naskiĝtagon de Zamenhof kaj Edukado.net,
nia Grupo Esperanto Noumea, dum sia ĉi-semajna kunveno, tintigis ŝaŭmvine la glasojn pro danko kaj por prospera daŭrigo !

620.
Monika (Svislando, La Chaux-du-Milieu) je 2011-12-17 23:19:11

Saluton Katalin kaj edu (karesnomo de edukado.net) kaj ĉiuj uzantoj!
Belan feston al ĉiuj! Al la festato (intertempe festito) kaj same al la festantoj, uzantoj, "fruktomanĝantoj" de edu.
Por nia komuna bono: vivu ankoraŭ longe kaj prospere! Ĝis! ;o)

619.
Claudio Dorighet (Italujo, Milano) je 2011-12-16 22:34:21

Saluton Katalin! Korajn gratulojn pro la deka naskiĝtago de Edukado.net! Estas ĉiam interese kaj plezure trarigardi la paĝojn kaj malkovri novajn interesajn materialojn! Kaj mi estas certa, ke ĉiuj e-istoj kore diras "Dankon, dankon, dankon!", kiam ili pensas al vi kaj al via valorega agado por Esperanto!

618.
Ileana Schrøder (Danujo, Kopenhago) je 2011-12-16 14:56:30

Elkorajn gratulojn nome de DEA, Dana Esperanto-Asocio pro la jubileo kaj la granda laboro kiun vi tiel sindoneme faras. Mi deziras dauran sukceson al via ago!

617.
Paweł Fischer-Kotowski (Pollando, Varsovio) je 2011-12-16 12:02:56

Kara Katalin, gratulon pro la 10-jariĝo de via infano, valora ilo de kiu profitas multaj esperantistoj! Mi deziras al ĝi prosperon kaj al vi persistemon por daŭre trovi tempon kaj forton prizorgi la retpaĝon!

616.
Amri Wandel (Israelo) je 2011-12-16 09:39:25

Okaze de la 10-jara jubieo de Edukado.net mi gratulas nome de UEA. Plu prosperu kaj sukcesu!
Aparte al la du novaj iniciatoj en la Klerigejo: la kursoj pri Vjetnamio kaj de AIS.
Amri Wandel
Estrarano pri Scienca kaj Faka agado

615.
Ritinjo kaj Ivanĉjo. (Brazilo, Kuritibo) je 2011-12-15 23:06:19

Saluton, Katalin! Gratulon pro la datreveno de Edukado.net. Ni deziras, ke la paĝaro, RITE, KER kaj ĉio, kion vi faras kaj faros, estos sukcesplenaj. Ritinjo kaj Ivanĉjo.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.