Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

593.
emeave (Ĉilio, Antofagasta) je 2011-10-08 00:20:04

Ĉi tiu estas la unua fojo ke mi eniras al la paĝo dum la aktuala semajno. Pro tio mi ne sciis pri la datreveno de Edukado.net. Nun, do, mi kore aldonas mian korinlinan saluton al la paĝo kaj al la teamo, kiu laboras por eduki nin en la bela lingvo. Gratulojn, amikojn
Mario

592.
Ilona Koutny (Pollando, Poznan) je 2011-10-07 16:43:11

Edukado.net estas bonega informilo kaj helpilo por instruisto de esperanto. Mi elkore gratulas al vi, Katalin kaj deziras pluan fruktodonan laboron
Ilona Koutny

591.
Ruben Dario Oblitas Galvez (Peruo, Chiclayo - Peru) je 2011-10-06 06:14:18

FELIĈEGAN DATREVENON! Mi elkore bondeziras tion al la tuta teamo kiu vivigas Esperanton, refreŝante ĉiutage bonan animon de instruistoj kaj lernantoj plurlandaj. Bonvolu, daŭrigu vian suksesan agadon.

590.
Johano Negrete (Venezuelo, Karakaso) je 2011-10-05 17:33:16

Salutojn al la karaj laborant(in)oj de Edukado.Net por la internacia amikeco kaj la disvastigo de Esperanto tra la mondo. Mi gratulas vin pro via feliĉa datreveno kaj deziras, ke la progreso de via retejo estu senfina. Kiel instruisto de Eo mi ĉiam rekomendas vian edukan laboron faciligi kontaktojn en internaciaj rilatoj kaj armonion de homaranaj valoroj.
MI sendas tiun ĉi saluton je la nomo de Esperanto-Amikaro
de Karakaso, Venezuelo (www.esperanto-amikaro.org.ve).
Amike,
Johano Negrete

589.
Teresa (Pollando) je 2011-10-05 12:18:28

En preskau la sama tago ni (mi kaj edukado) festas naskiĝtagon, do - ĝoiga afero. Mi deziras al edukado.net almenau tiom da jaroj de prospera agado. Al ĉiuj kunlaborantoj - multe da sano, fortoj por plua sukcesa agado kaj kompreneble kontentigon pro tio.

588.
Arlette PLUTNIAK (Francujo, Simencourt) je 2011-10-05 12:12:37

Feliĉan datrevenon al la bebo edukado.net, kiu pli kaj pli maturiĝas, beliĝas, graviĝas kaj utilas al multaj el ni.Gratulon ĉefe al ĝia patrino, kiun sindoneme dediĉas siajn tutajn fortojn al ĝia kresko. Dankon Katalin, daùre estu forte por plenumi tiun laboron . Mirinda kaj ege utila estas la filmejo!
Arlette

587.
kristos (Francujo, sainte agathe) je 2011-10-05 12:02:22

gratulon al la tuta teamo !

586.
Nicolae Macovei (Rumanujo, Vatra Dornei) je 2011-10-05 08:54:35

Nia grupo Esperanto bondeziras al vi bonan venton ĉe la pruo!

585.
aleksandrino (Kongo (Kinŝasa), Kinshasa) je 2011-10-04 17:40:20

Mi tutkore gratulas vin kara Katalin.

584.
Desmares (Francujo, SARZEAU) je 2011-10-04 10:18:47

Saluton kaj gratulon pro tiu datreveno!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 25 26 27 28 29 30 31 32 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.