Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Estimata skipo de Edukado.net
GRATULON pro via daura laboro favore al disvastigado kaj instruado de Esperanto profesinivele!
Samideane,
Aloisio Sartorato
Rio, Brazilo
Gratulojn al la tuta teamo kiu ebligis la ekziston de Edukado.net kaj al ĉiu uzanto!
Mi gratulas la retpaĝon Edukado.net kaj deziras al siaj membroj pli 10000 jaroj da furoro. Mi konfesas ke la renovigita retpaĝo estas plej bona ol antaŭe. La aktualaĵoj estas ĉiam bonvenaj. Sorton al ĉiuj!
Mi gratulas la unujariĝon de via kaj ankaŭ nia paĝaro. Ĝi estas ege bela kaj pli bona ol antaŭe.
Dankon pro via laboro.
Gratulojn al la bebo, kiu tamen tiom bele kreskis en tiom malmulte da tempo!
Plej varmajn komplimentojn al ĉiuj prizorgantoj, laborantoj, kunlaborantoj, redaktantoj....
Vivu longe edukado.net!
Pro ĝia utileco kaj bonkvalito, la datrevenanta Portalo Edukado.net ĉiam estas disponebla je mia komputilekrano. Kunlabore kaj gratulante, http://pnascentes-papocompnascentes.blogspot.com/
Gratulon!!!
Ni en Usono gratulas vin pro la fakto ke vi nun funkciigis la novan paĝaron dum unu jaro. Ni ankaŭ dankas al vi pro la grava kaj granda laboro kiun vi faras por Esperantujo, ne nur per la retpaĝo sed ankaŭ per multaj aliaj agadoj, inkluzive la tre helpema POŜAMIKO.
Gratulojn! Por esti nur unu jaraĝa tiu paĝaro estas ege fortika!
(sed ne metu g'in en dieto, tion g'i ne bezonas!)