Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Varmajn gratulojn al laborema teamo de edukado.net !
Tutkorajn dankojn al Katalin pro tia mirinda kaj ĉiam vizitinda retpaĝaro! :-)
Kore,
Nazaré Laroca
Via paĝaro ĉiutage estas pli riĉa kaj pli interesa. Mia rimarko: eble bezonas pli da membraj opinioj kaj fotografioj de kursoj kaj renkontiĝoj. Statistikoj estas interesaj por oficialaĵoj, sed ni, ordinaraj homoj ŝatas vidi siajn kolegojn amikojn k.s. Eble vi jare povas havi kelkajn temojn por diskuto pri lernado, programeroj, pedagogiaj metodoj, spertoj de unuopuloj. Forumo ekzistas pro tio, ĉu ne?
Ĉion bonan okaze de unua naskiĝtago kaj sukceson en estonteco.
Ankaŭ mi deziras al la redaktoroj de la paĝaro ĉion bonan, kaj longan kunlaboron kun aliaj esperantistoj el la tuta mondo! -
Mi estas unu el la feliĉaj posedantoj de freŝa atestilo pri skriba lingva ekzameno nivelo C1 en Kopenhago. Dankon!
Amikajn salutojn al la tuta teamo okaze de tiu unua datreveno, kaj gratulojn pro la kvalito de via retejenhavo. Ĝi multfoje jam helpis min en miaj kursoj. Nepre daŭrigu!
Koregan gratulon al edukado.net kaj speciale al Katalin kaj ŝiaj helpantoj!
Via filmeto estas tre charma. Kongratulojn al vi, Katalin. Plachas al me koni vin.
Tre kore.
Joe
Hundoj bojas sed la karavano marshadas ....
Mi elkore gratulas la tutan teamon de edukado.net pro la datrevenon de via nova retpaĝaro.
Varman gratulon el ĉinio
Multajn jarojn! multajn sukcesojn!! multajn amikojn!!!:)))