Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Feliĉan datrevenon nova Edukado.net! Dankon kaj gratulon al Katalin kaj ĉiuj kiuj partoprenis aŭ subtenis la laboron! Amike, Penny
Kara Katalin, mi ŝatus elkore gratuli vin pro via bonega kaj senĉesa laboro, kaj pro la unujareco de la nova paĝaro de Edukado. Dankegon ankaŭ ke vi ĉi-tie publikigis mian intervjuon. Tre amike. Seán
Bonan tagon, mi gratulas vin pro via bonega laboro, kiu plibonigas miajn konojn . Mi estas memlernanto. Do, la materialo por lernigi gestudentojn multege helpas min.
sincere via.
Petro
Koran gratulon al la jubileo kaj la bonega paĝaro! Mi tre ĝojas legi pri novaĵoj el la movado en bona etoso. Sukceson por la estonteco!
Sten Svenonius
Kara Katalin !
Mi tre dankas vian karan bondzirojn en la nomo de la edukado.net teamo. Okaze de la rekta respondeblo, mi denove gratulas al vi pro la funkciado de faka paĝaro. Ĝi funkcias tre bone, eĉ ekde la renovigita edukado helpas min tempoŝpari.
Kaj la plej freŝa novaĵo, la aktualaj filmetoj estas granda evoluado eĉ sukceso pro la ekkono de ĉiutagaj eventoj pri kongresoj, vizitadoj evoluado kaj disvastigo de Esperanto. Mi tre dankas ĉion.
Johano Horváth el urbo Pécs
Al Eugeniusy Rybarczyk el Danio.
Kara, nur hodiaŭ mi hazarde trovis vian dankon ĉe tiu ĉi paĝaro. Mi ankaŭ vin bone memoras, kaj atendos vian aktivecon, por kolekti jam en aprilo 2012 necesajn subskribojn de eŭropa civitanaro - ne nur esperantistoj - por esperantigi Eŭropan Himnon! Kaj eble ni renkontiĝos dum maja Kongreso en Berlino? Nun spektu la filmon el nia Kongreso sur ĉi paĝa FILMEJO.
Amike, Halina
Saluton Kara, grafike kaj informadike talentumita, Franko HUBER (DE) !!!
La ideo de logike pripensita kunligo de la Esperanta kaj angla parolturnoj: 'parolu kun mi', estas revelacie trafa kaj konvinka - logo.
Koran gratulon, dankegon kaj amikan manpremon sendas veterano el Sosnowiec (PL) - Antonio Walaszek
Dankon por la fotoj de la UK. Mi ne povis ĉeesti do plaĉis al mi vidi vin kaj la aliajn kongresanojn.
Kiel prezidanto de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio mi opinias, ke Edukado.net estas treege grava iniciato por la disvolvado de la profesia intruado de Esperanto, fundamenta segmento de la esperantista ekonomio.
Kompreneble, ĝi ankaŭ tre taŭgas por instruistoj kiuj voluntule kaj sensalajrate instruas en la esperanto-asocioj.
Gratulojn al ĉiuj. Mi tre ĝuis la fotojn kaj bondezire salutas la teamon de edukado.net. Tri el la anoj de nia Halifakso grupeto partoprenis la Kongreson kaj mi estas certa, ke ili rakontos al ni pri la tuta afero.