Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Gratulon al ĉi tiu tre informriĉa paĝaro!
Gratulon pro la bona laboro !
Gratulon al la respondeculoj pri tiu nur unjara sed jam granda bebo.
Bondezirojn mi deziras al la tuta skipo, okaze de tiu datreveno. Gratulojn al la skipo, kiu prizorgas la retejenhavo, kies dosieroj plurfoje helpis min en la kurso.
Mi deziras al la redaktoroj ĉion bonan, kaj grandan kunlaboron kun ĉiuj esperantistoj el la tuta mondo!
Sanon kay pacon.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun salutis kaj bondeziris.
Por Dimitrije: jes, vi tute pravas. La sekcio pri fotoj kaj raportoj de la membroj kaj iliaj kluboj nun pretiĝas. Ĝermon de ĝi vi povas vidi plej sube de la ĉefpaĝao. Pri diskuttemoj en la FORUMO vi same pravas, mi provadas kelkfoje, sed ĝis nun neniu temo kaŭzis vere grandan "tertremon". Praktike nur 3-4 konstantaj membroj uzas la forumon por vervaj diskutoj kaj mi dankemas al ili.
Ĝenerala observo estas, ke homoj venas, legas, vidas, elŝutas, sed ne prenas tempon komenti, esprimi sian opinion aŭ dankon... kio kelkfoje tre malstimulas min mem kaj miajn helpantojn.
Ni esperu, ke estontece estos alimaniere. Amike, Katalin
Kiel rapidege pasas la tempo! Apenaŭ la paĝaro naskiĝis kaj jam estas unujara! Mi deziras cent jarojn!
Miaj gratulojn!
Mi volas kunigi miajn gratulsentojn al tiuj de ĉiuj amikoj pro la unujariĝo de la nova portalo de Edukado.net! Mi partoprenis per subteno tiun projekton, ĉar mi fidas je ĝia graveco al Esperanto kaj sekve al la tuta mondo - pere de edukadlaboro pri justeco, paco, demokratio; pere de la solvo de konfliktoj pere de dialogpovo; pere de perfektigo pri lingvaj kaj alitemaj studoj. Ne nur gratulon, sed dankon mi donas al la teamo de Edukado.net pro la tuta laboro, ĉi-okaze speciale pro tiu bunta atentoveka paĝaro. Daŭrigu kaj daŭru plej eble longe!
Gratulon kaj antaŭen!