Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

573.
rotellini evelyne (Francujo, arrout) je 2011-10-03 19:22:48

Plensukceson al freŝbakita edukado.net mi sincere deziras. Mi ne forgesos reklami pri la alloga retpaĝo dum venonta seminario organizita de Tuluza EKC , meze de nia eta montara vilaĝeto. Ĝis la plezuro akcepti la viglan teamon vian !!!!

572.
Jindřiška (Ĉeĥujo, Mladá Boleslav) je 2011-10-03 19:15:53

Gratulon kaj longan, longan vivon, dankon, dankegon

571.
Stanislaw (Pollando, Gliwice) je 2011-10-03 19:10:28

Mi gratulas Vian fruktodonan laboron. La tuta teamo kun Katalin kiel gvidantino vere estas gratulinda kaj modela. Ĉar edukado kaj informado pri nia kara lingvo tion bezonas. Ĉiam amike kaj samideane - Stanislavo

570.
Karl-Gustaf Gustafsson (Svedujo, Skövde) je 2011-10-03 19:10:05

Saluton! Mi volas gratuli por la ege belaspekta paĝaro. Tiuj kiuj gvidas kursojn aŭ instruas en lernejoj certe havas bonan materialon je sia dispono per Edukado.net.

569.
Santerre (Francujo) je 2011-10-03 19:03:38

Koran gratulon al Sinjorino Katalin kaj la gekunlaborantoj, kiuj rekreis kaj plibonigis la retejon, okaze de la unujariĝo de tiu renaskiĝo. Grandan sukceson mi deziras !
Amike salutas JY

568.
Anjo (Hungarujo, Budapeŝto) je 2011-10-03 18:51:20

Kara Katalin, Karaj Teamanoj, Elkore mi gratulas al vi ĉiuj. Mi deziras multe da sukcesoplenaj jaroj al vi.

567.
Leo De Cooman (Belgujo, Ingelmunster) je 2011-10-03 18:49:24

Elkoran gratulon al Katalin kaj la kunlaborantoj, kiuj rekreis kaj plibonigis la retejon, okaze de la unujariĝo de tiu renaskiĝo. Mi deziras kreskantan sukceson!
Amike salutas Leo

566.
Slezákné Tar Edit (Hungarujo, Mosonmagyaróvár) je 2011-10-03 18:44:13

Kara Kati kaj ĉiuj helpantoj!! Elkorajn gratulojn pro la datreveno!! Mi deziras bonan laboron kaj multe da sukceso! Amike: Edit

565.
Atĉjo (Rumanujo, Oradea) je 2011-10-03 18:30:31

Gratulon al novigita paĝaro, kaj dankon al ĝia laborema teamo.

564.
mojo (Britujo) je 2011-10-03 18:22:37

Feliĉan feston - kaj dankon pro la daŭra laborego!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 27 28 29 30 31 32 33 34 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.