Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Dankon pro la invito partopreni en via hodiaŭa jubileo. Multajn gratulojn pro ĉio kion vi atingis ĝis nun kaj certe atingos estonte. Kiam la fortostreĉoj estos elsuĉintaj vian eltenemon, vi scias kie vi povos ripozi por reŝargi vian baterion.
Multan plian sukceson al la dekjara E.Dukado.net!
Gratulojn, kaj multe da sukcesoj ankaŭ en venontaj dek-dudek jaroj!!!
Plej amike. Eniko
Mi gratulas al vi ĉiuj pro la bonega laboro dum la pasintaj 10 jaroj kaj deziras ankoraŭ 10 sukcesajn jarojn!
Mi gratulas Vin okaze de Via jubileo. Prosperu Edukado kaj prosperu Esperanto!
Dankon al Vi por granda helpo! Kun bondeziroj - Larisa
Gratulon la skipon de edukado pro sia laboro! Ĝis venonta jaro en vian kurson!
Saluton. Ankaŭ mi elkore bondeziras tion al la tuta teamo kiu vivigas Esperanton. Gratulojn.
Amike
Buczkowski Henryk ,
Berlino / Germanio
miaespero12@yahoo.de
Malfruajn gratulojn kaj sincerajn bondezirojn okaze de la unua datreveno de la nova paĝaro. Mi alte taksas 'edukado.net' pro la informado kiun mi ricevis. Longan vivon al 'edukado.net' kaj Esperanto.
Karaj geamikoj .
Mi salutas al vi chiuj. Mi estas esperanta instruisto en Senegalo. Mi volas peti vin sendi min instrumaterialoj por miaj gelernantoj. La jenajn instrumaterialoj. Poshvortaroj, Plena vortaro esperanto-Franca ) Franca Esperanto, Glumarkoj, verda steloj, k.t.p.
Send-adreso. WOUDJI kossi.
P/a alphonse DIATTA
B.P 21 231 Dakaro / Senegalo.
Kara Katalin, karaj kunlaborantoj de edukado.net,
la nova "filmejo" estas plia juvelo en la krono de via paĝaro, kiu estas nemalhavebla por kursgvidantoj kaj instruistoj.
Multan dankon kaj ĉion bonan.
Samideane kaj sincere,
Harald Schmitz