Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi gratulas la unujariĝon de via kaj ankaŭ nia paĝaro. Ĝi estas ege bela kaj pli bona ol antaŭe.
Dankon pro via laboro.
Gratulojn al la bebo, kiu tamen tiom bele kreskis en tiom malmulte da tempo!
Plej varmajn komplimentojn al ĉiuj prizorgantoj, laborantoj, kunlaborantoj, redaktantoj....
Vivu longe edukado.net!
Pro ĝia utileco kaj bonkvalito, la datrevenanta Portalo Edukado.net ĉiam estas disponebla je mia komputilekrano. Kunlabore kaj gratulante, http://pnascentes-papocompnascentes.blogspot.com/
Gratulon!!!
Ni en Usono gratulas vin pro la fakto ke vi nun funkciigis la novan paĝaron dum unu jaro. Ni ankaŭ dankas al vi pro la grava kaj granda laboro kiun vi faras por Esperantujo, ne nur per la retpaĝo sed ankaŭ per multaj aliaj agadoj, inkluzive la tre helpema POŜAMIKO.
Gratulojn! Por esti nur unu jaraĝa tiu paĝaro estas ege fortika!
(sed ne metu g'in en dieto, tion g'i ne bezonas!)
Ankaŭ mi kore gratulas vin edukado.net! :-)
La paĝaro estas tre utila kaj interesa.
Gratulon!
EL KORE GRATULON PRO LA BONA LABORO