Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Aceptu miajn elkorajn bondezirojn kaj dankon por la bonega paĝaro kaj via senlaca laboro.
El Pollando salutas Gosia "Fringilla" (Zięba).
Mi vin dankas kaj elkore salutas!
El fora Vjetnamujo, kiel fidela delonga kunlaboranto de edukado.net, mi sendas al vi varmajn gratulojn okaze de la uuna naskigxdatreveno de la nova paĝaro. La monda esperantisaro ŝuldas multe al vi.
Mi salutas vin estimataj el aŭtuna Ateno.
Okaze de datreveno de nia paĝaro, bondeziras ĉion bonan kaj prosperan laboron. Kaj ĉiam solenan etoson, same kiel en la filmo.
Feliĉan datrevenon! Mi esperas ke via bonega laboro daŭros multajn pliajn jarojn :)
Ankau el Italujo atingu vin la plej elkorajn gratulojn kaj bondezirojn!
Amike
Luigia Oberrauch
Kara Katalin, karaj kunlaborantoj de edukado.net !
La plej korajn bondezirojn al vi okaze de la unu-jara naskiĝtago de la nova paĝaro de via grandioza retejo. Ĝi estas nemalhavebla helpilo kaj trezoro de ideoj por ĉiu instruisto au kursgvidanto de la internacia.
Mi deziras al vi ankau estontece energion, tempon kaj ĝojon je la pliriĉigado de edukado.net.
Dankeme kaj sincere,
Harald Schmitz
Gratulojn....kaj bonan daùrigadon.....korajn salutojn,
Mian gratulon kaj pluan prosperon!
Amike, Volodimir
Koran gratulon kaj dankon pro via grava laboro, Katalin!