Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Kara Josefo,
Dankon pro via mesaĝo kaj mi esperas, ke vi fartis bone dum la UK! Ĝis, Monika :)
Dum la UK en Kopenhago mi admiris la sindonemon de Katalin, Sylvain, Petra kaj la teamo de edukado. Katalin ne nur bonege instruis sed kiel respondeculino estis ĉie kaj ĉiam tre okupata. Kie ŝi trovis tian energion? Sylvain, ĉiam kaj ĉie ĉefas pri instruado. Petra, bela inteligenta junulino certe sekurigos la sinsekvon. Mi bondeziras al ŝi promesplenan karieron. Monika ŝajnis ĉiam konservi la bonhumoron ... suno en la griza ĉielo de Kopenhago. Al via teamo mi bondeziras bonegan kunlaboradon kaj sukceson.
Kore.
Josefo
Al Halina KOmar.Mi travivis bonan tempon en N owy Sacz .Mi estas dankema Eugeniusz Danio
Saluton. Ankaŭ hodiaŭ mi estis kaj vidis . Kun plezuro mi denove vizitos viajn paĝojn.
Mi salutas kaj salutoj al ĉiuj.
Amike Henriko.
Berlin/Germanujo
Mail: heinrich2712@web.de
SALUTON, MI PLEZURE SKRIBAS AL VI DEZIRANTE SUKCESON EN VIAJ ENTREPRENOJ ĈAR ĈIAM EKZISTOS SPACON AL ESPERANTO, KE VERE KRESKAS IOM POST IOM, MI GRATULAS AL ĈIUJN KE DE ION AJN MANIERO KONTRIBUAS AL LA KRESKADO DE ESPERANTON. SAMIDEANO VIA: SAMUEL.
Saluton. Mi estis vere tre feliĉa kiam renkontis tiu ĉi paĝaro, ĉar en mia urbo ne estas movado kaj numtempe aliaj personon samurbanoj petas min instrui ilin kaj fondis grupon, do mi volas praktiki plu kaj ankaŭ mi petas al ĉiuj kiuj povas, por helpi nin. Kontaktu ni kun mi. Dankon!
Elkorajn gratulojn pro la eko de RITE! Multajn sukcesojn al Ĉiuj!!!
... Korektosekvo al mia antaŭa mesaĝo:
Fakte, mi brakumas viN ĉiujN...
Bone estas relegi la mesaĝon antaŭ ol sendi ĝin.
Saluton al la teamo de edukado.net... kaj al vi ĉiuj, partoprenantoj en la vivo de la paĝaro
Mi jam instruis Esperanton sed mi ne instruas ĝin nuntempe.
Pri mia lingvonivelo mi nur deziras precizigi kial mi elektis "progresanto" (en "Mia profilo"). Fakte mi povas diri ke mi sufiĉe bone regas la gramatikon, ankaŭ la vortprovizo estas nemalmulte vasta; sed mi konsideras ke mi ne sufiĉe ofte PAROLAS en Esperanto kaj konsekvence la vortoj ne alvenas tute flue kaj spontane.
Mi multe interesiĝas pri la instruado de Esperanto; tial la RITEa kurso allogas min.
Mi esperas ke mi trovos en ĝi la metodojn kiuj ebligos min instrui la lingvon vivante kaj PAROLIGE.
Mi feliĉas eniri en la Edukado-a familio kaj brakumas vi ĉiuj... kiuj akceptas... kompreneble...
Un / Gerardo
Tutkore mi salutas ĉiujn anojn de Edukado.net
Mi estas instruisto pri Esperanto enkadre de Federacia Universitato de Cearao, en nordoriento de Brazilo. Ankaŭ tie mi instruis la Italan kaj la Portugalan lingvojn.
Nuntempe mi ankaŭ estas lingvohelpanto ĉe lernu.net
Brakumojn al ĉiuj!