Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Gratulegojn al Katalin kaj al ĉiuj, kiuj kontribuis al tiu ĉi belega nova paĝaro. Mi havis plezuron trarigardi ĝin dum mia unua vizito kaj havos plezuron uzi ĝin ĉiu-foje kiam mi revenos. Dankon pro la granda kaj fruktodona laboro! Elkore salutas, Monika
Saluton Katalin, saluton Jevgenij, mi nur mallonge volas diri al vi, ke mi jam rigardis iom la novan paĝaron de edukado.net kaj kore gratulas al vi kaj ĉiuj aliaj aktivaj partoprenantoj. La paĝaro aspektas tre bela kaj tre plaĉas al mi. Certe mi ofte uzos ĝin kaj esperas, ke ankaŭ multaj aliaj faros tion. Koran dankon pri via forta laboro! Edukado.net havu grandan kaj sukcesan estontecon!
Gratulegon al ĉiuj pro la mirinda laboro! Sukceson kaj longan vivon al la nova retejo
Karaj Katalin, Jevgenij (Ĵenja) kaj ĉiuj aktivuloj,
MI gratulas vin okaze de la inaŭguro de la nova retejo. Vi laboregis dum longa tempo kaj jen la rezultoj: moderna, bela kaj verŝajne pli efika retpaĝaro, pli amikema ol la antaŭa.
Espereble nia anaro scipovos profiti de ĝi!
Amike salutas,
Josi
Kara edukado-teamo, koran dankon por la nova paĝaro! Ĝi ege plaĉas al mi.
Plej sincerajn gratulojn pro la naskiĝo de la nova paĝaro ! Mi iom trafoliumis ĝin kaj jam komprenis ke mi pasigos bonan parton de mia tempo sorbante ĝian enhavon. Tre bela kaj superrigardebla ĝi aspektas, tre freŝa ankaŭ. Admirinda provo de persistemo kaj perspektivo. Mi deziras al Katalin grandan apogon kaj kunlaboremon de la esperanta komunumo. Akrocefalo.
Saluton! Ekde hieraŭ mi estas la 2103a membro de tiu ĉi bela komunumo. Mi vere ne havas aĝon de lernanteto, tamen havas la saman entuziasmon kaj..., kiel oni diras en Italujo, "la ekzamenoj neniam finiĝas!" Bondezirojn al ĉiuj, Fortikaĵulo (Irnerio)
Feliĉan naskiĝtagon, edukado.net!!!! (Kaj ankaŭ al Katalin! ;)) Kaj feliĉan baldaŭan renaskiĝon!!!! ;o)
Kara Katalin kaj ĉiuj kunlaborantoj de edukado.net! Mi elkore gratulas al vi okaze de la 8-jariĝo de la paĝaro kaj deziras ĉion bonan por la sekvaj jaroj! Amike: Edit Slezákné Tar el Hungario
Ni deziras informi ĉiujn, ke la "koresponda-servo" ege valoras kaj efikas. Ni aperigis korespondan peton por NovKaledonia Esperanto-Asocio por ke la lernantaro en nia lando povu ekkorespondi tutmonde en Esperanto, kaj trovi geamikojn ĉie. Post nur 3 tagoj, ni devis forigi la anoncon pro multe pli da amikaj respondoj ol ni atendis kaj bezonis. Ni ricevis respondojn el Ĉinio, Pollando, Afriko, Francio, Hungario. Elkoran dankon al ĉiuj respondintoj, kaj por tiuj, kiuj hezitas trovi korespondamikojn per la tiea koresponda servo, ni simple diras : Ne hezitu plu, vi ja trovos kion vi bezonas, kaj multe pli. Dankon ankaŭ al la teamo de Edukado.net pro la valora laboro. Amike el NovKaledonio.