Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Kara Katalin!
Kore mi gratulas al vi! Mi bone scias, kiom multe da laboro, persista, kompetenta kaj fake altnivela agado estas malantaŭ la atingoj de tiuj 7jaroj.
Ni, uzantoj, instruistoj, gekolegoj, lernemuloj, ktp. rapide kaj ĝoje alklakadas la bone redaktitajn paĝojn serĉante, trovante la bezonatajn informojn, helpilojn, utilajn materialojn. Ni esperas havi tiun komforton ankaŭ en la sekvaj 7, x oble 7 jaroj! Dankon pro la investita tempo, energio, scio, .... pro ĉio!
Kun koraj salutoj el Herzberg
Zsofia Korody
prezidanto de AGEI, germana sekcio de ILEI
estrarano de ILEI (instrukapabligo kaj edukcentroj)
Kara Katalin, mi deziras gratuli kaj esprimi mian plenkoran dankon al via sindona sepjara laborego por "edukado", kiu fariĝis la ĉefa fonto de ĉiaj informoj pri Esperanto. Dezirante pluajn sukcesajn jarojn, bondeziras: Geza Kurucz
Felichan 7an datrevenon al chiuj edukado.net-anoj !
Kvankam mi ne uzas ghin (mi ne instruas) mi ja scias kiom grava estas tiu pagharo. Longan vivon !
Plej amike,
Joëlle Cunnac
La plej korajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la paĝara naskiĝtago. Via senlaca kaj ege utila laboro bonege kontribuas al prospero de nia movado kaj pli kaj pli proksimiĝanta tutmonda oficialigo de nia verda revo. Je nomo de la familia E-triopo,
amike, Gennadij + Liana kaj Sofia.
Profesoro Gennadij M. Shilo,
Europa Jurscienca Universitato Justo
Ĝojan datrevenon kaj plenan sukceson !
Gratulon, Katalin, pri la bela laboro farata de vi kaj teamo! Longan Vivon por Edukado.net!
Aloísio Sartorato
Jam sep jaroj! La bebo bele maturiĝis. Amike al Katalin kaj Sylvain.
Mi tute ne scias kion mi farus sen Edukado.net : kie trovi la taŭgan ekzercon, la materialon por lernigi la alfabeton, la poemon lernindan, la kanton kantindan,???Pro tio mi dankas vin kaj deziras longan vivon al Edukado.net. La nepoj vin benos.....Ĝojegan datrevenon! Françoise el Bruselo
Kvankam mi ne estas instruisto, mi jam dum jaroj kolektas la aperigitajn lernilotekerojn, kaj mi volonte solvos la lecionojn. Eble, se mi kolektos mian kuraĝon, ankaŭ mi sendos iun.
Mi elkore gratulas al la datreveno!
Simple la plej bona paĝaro esperanta en la tuta mondo! Gratulon! Ke ĝi daŭru ankoraŭ multajn jarojn!