Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi kore gratulas vin, pro via sukceso. Mi deziras la vi dau^ri longe vian
laboron.
Bonan somerajn feriojn, mau^ro
Kara Katalin, akceptu mian elkoran gratulon kaj bondezirojn por la ricevita distingo. Mi chiam admiris vian senlacan, racian kaj entuziasman laboradon por Eo. Vi batalas sur la plej grava kampo de Esperantujo! Pluan kaj plian forton kaj persiston kun novaj sukcesoj!
Kara, tre estimata Katalin!
El la tuta koro mi malenvias al edukado.net la diplomon kaj gratulas al vi, Katalin, kaj viaj kunlaborantoj pro la multjara nemalhavebla perzista kaj altkvalita laboro en la kampo de instruado de Esperanto. Multan dankon pro chio chi! Kaj mi kun antaughojo atendas la daurigon!
Chu mi povas esprimi ankau iun deziron, kiun mi flegas jam delonge: Instruado de Esperanto chesu esti aparta lingvoinstruado, ghi farighu parto de normala lingvoinstruado en la novfondota sekcio INSTRUADO DE INTERNACIA LINGVO ene de la monda organizo de instruistoj de modernaj lingvoj. Mi vidas chi tiun celon realigebla!
Amike Tomajh
Kvankam mi ĉeestis la festan ceremonion kaj tuj povis gratuli persone, mi ŝatus lasi spurojn ankaŭ ĉi tie pri mia ĝojo pro la plenmeritita rekono! GRATULOJN KATALIN!!!!!!!! Amike, Monika
Mi plezure legis la novaĵojn. Mi multe gratulas vin kaj vian teamon. Mi multe lernis kaj plibonigis miajn konojn danke al via sperto. Mi sciigas vin, ke mi sukcesis la trianivelan ekzamenon; skriba parto dum la monato februro kaj la pedagogia parto dum la monato aprilo. Do mi opinias, ke ekde nun mi povas komenci la lernadon de la internacia lingvo.
Amikecoj al vi kaj Sylvain sen forgesi Martin.
Pierre LE VERN
Kara Katalin,
Se iu vere meritas tian premion, certe estas VI!
Korajn gratulojn!!!
Plenkoran gratulon al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborantoj! Mi ne miras pro tiu premio, ja edukado.net laŭ mi estas vere la ĉiurilate la plej altkvalita fonto de lingvoscio. Ĝi uzas klaran lingvaĵon, pripensite, inteligente, preterlasante la neoportunajn alternativajn eblojn. La lingvaĵo de Katalin kaj de la kunlaborantoj evitas uzi blinde nekonvenajn lingvajn solvojn, eĉ se ilin uzis iam ankaŭ Zamenhof. Ĝi obeas al racia pensado, konsiderante ankaŭ la neskribitajn postulojn pri lingva klareco. Mi ne povas prisilenti tion, ke la plej valorajn instru-helpilojn por disĉiploj mi prenas el edukado.net. Mi deziras pluan fruktodonan verkadon por la redaktorino kaj la kunlaboranta teamo!
Elkorajn gratulojn al Katalin kaj al ŝiaj kunlaborantoj pro la EUAa premio, kiun meritis kaj ricevis Edukado.net. Mi deziras pluajn kaj pliajn sukcesojn!
Mi ege ĝojas pro tiu premio. Vi meritas tion : vi tiel valore laboras kaj helpas tiom da homoj dum tagoj kaj noktoj : ĉu per la reto, ĉu en Nederlando, ĉu en Poznan, ĉu en Pluezec, ĉu en multnombraj lokoj, vi nia ĉarma feino.
Dankon! Mi volas gratuli ankaù la tutan teamon, specife Béa kaj Sylvain : la ideoj svarmas en la kapoj de vi ĉiuj, kaj vi bonkore disvastigas ilin!
Anne Jausions, Argenteuil, Francujo.
Elkoran gratulon al Katalin kaj la tuta skipo de edukado.net. Vi vere meritas la premion. Dankon pro la elstara kaj sindediĉa laboro.
Edukado.net estas granda helpo por instruistoj kaj memlernantoj. Daurigu vian fruktodonan laboron por ni kaj Esperanto.