Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Bonaj kaj pozitivaj impresoj! GRANDA LABORO! Pro tio bonan dankon!
Gratulojn pro la nova ero de la paĝaro, la filmejo!
Kia bona ideo arigi tiajn interesajn filmetojn pri Esperanto! Mi nun senprobleme retrovos ilin. La prezentado estas klara kaj alloga, kiel ĉie ĉe edukado.net! Koran dankon!
Ĝoje mi vidis la novan "Filmejo"-n! Gratulojn al Vi, Kati! Tre valoras foje montri al lernantoj kelkminutan filmon por motivigi ilin. Ĉi tie mi tuj povas trovi ĉion, eĉ elektadi inter la filmetoj. Amike: Edit
Saluton. Mi tre fieras esti membro de tiu belega retejo. Certas mi ke mi tre ofte vizitos ĝin. Ĝis baldaŭ.
Saluton Katalin Gratulojn pro edukado.net; en Bouresse, dum kvartaga staĝo kun aliaj geinstruistoj, dank'al Beatrice Allée, ni multe progresos uzi ĝin.
Korajn salutojn al la seminarianoj en Bouresse - Kvinpetalo. Mi deziras al vi fruktodonan laboron, bonan retkonekton kaj sendas miajn dankojn al Bea por la trejnado.
Kara Kati! Mi ĵus legis, ke aliĝis al edukado.net la 1500-a membro!
Gratulon al Vi pro Via senĉesa laboro! Por la nova membro mi deziras multajn valorajn kaj amuzajn minutojn malkovrante la trezorojn de edukado.net!!
Elkore: Edit
granda, grava sukceso, vivu ESPERANTO , ni sukcesos !!!!
Estimata Jean-Pierre,
Mi nur nun legis vian mesaĝon pri la malpermeso de via kurso. Mi estas trista. Kiel oni povas helpi sen damaĝi al vi?
Mi petus permeson en skriba, oficiala letero, kaj devus havi skriban respondon al ĝi, kiun oni poste povas utiligi por plendi. Sed ĉu oni povas vere plendi konttraŭ loka, lerneja decido? Laŭ mi ne tro efike, kaj ne sen damaĝoj al vi. Tial eble vi ne plu agu tie. Organizu en kluboj, kulturcentroj, eklezioj, ĉe skoltoj E-rondon kaj varbu tie infanojn por lerni E-on. Faru ke por ili estu interese lerni ĝin. Certe pluraj en Francio kaj eksterlando povas subteni vin per ideoj, korespondado, ktp. Ĉu vi volas ke mi helpu kunigi ideojn, helpon, t.e publikigu vian mesaĝon? Mi devus scii por tio precizan lokon, nomon, laŭ mi por ke la afero ne estu blufo.
Amike salutas vin: Katalin
Koran saluton al ĉiuj kunlaborantoj de Edukado.net. = ) Mirinda estas la enhavo de la paĝaro kaj kvankam oni ne malpravas dirante, ke ĝi estas formika laboro, la nuna membrokvanto faras grandegan formikujon kun grandega agpovo! Mi instruas Esperanton al infanoj kaj kiel multe mi lernas legante la enhavon! Ni ĉiam subtenu la paĝaron laŭeble per niaj kontribuaĵoj, eĉ se tiuj estos kuraĝdonaj vortoj.
Koran dankon!
Amike kaj frate = )