Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

367.
Leo De Cooman (Belgujo, Ingelmunster) je 2007-12-19 00:00:00

Varmajn gratulojn al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborintoj en tiu plua paŝo al plena utiligo de Esperanto en Eŭropo kaj en la mondo.

366.
Haszpra Ottó (Hungarujo, Budapeŝto) je 2007-12-19 00:00:00

Kara Katalin,
Ĵus mi legis la novaĵon pri la pretiĝo de la referenckadro- projekto kaj ankaw tutan ĉapitron el ĝi.
Akceptu kaj vi kaj viaj kunlaborantoj miajn plej entuziasmajn gratulojn pro la altnivela esperantigo kaj kompletigo de tiu gravega kaj granda laboro kaj ties sukcesa oficiala akceptigo!
(Mi atendas la januaron, ke mi povu aĉeti mian propran ekzempleron.)
Tiu libro certe estas mejloŝtono en la internacia unuecigo kaj evoluigeblo de kaj la lingvo, kaj ĝiaj parolantoj. Forte mi esperas, ke ĝi rezultigos denove leviĝantan tendencon en la disvastiĝo de Esperanto post la du malgajaj jardekoj sekvintaj la 100-jaran jubileon de nia lingvo, precipe, se vi povos ellabor(ig)i kaj aperigi unue ĝeneralan tutmondan lernolibron, poste kelkajn unuecajn faklingvajn lernolibrojn, same uzeblajn en la tuta mondo. Fine, estas necesa la dawra rapidigita riĉigo de la PIV-serio rilate la fakajn aplikadojn, ke Esperanto ĉiurilate povu konkuri kun la "mondlingvoj".

365.
Dragutin Smolic (Germanujo, Bosnio) je 2007-12-19 00:00:00

Tiu novaĵo estas miraklo! Mi gratulas al ĉiuj kunlaborantoj.

364.
Feo (Francujo, Alzaco) je 2007-12-18 00:00:00

Kara Katalin kaj ĉiuj,
mi ĵus legis pri la progesoj koncerne la komunan eŭropan lingvan referenckadron!
Kia ĝojo!! Estas bela kristnaska donaco!! ;-)
Elkorajn gratulojn al vi kaj al ĉiuj kontribuintoj, mi certas ke estas granda paŝo antaŭen.
Sincerajn gratulojn pro la atingaĵo.
Ĝis. Feo.

363.
Georgios Dermatis (Grekujo, Saronida Attikis) je 2007-12-18 00:00:00

Vidinte la rezultojn de via laborado ankaŭ pri la "Komuna Eŭropa Referenckadro" mi opinias ke diri nur "gratulon" simple ne sufiĉus... Pro tio mi skribas ĉi tie tion, kion mi tuj pensis post ricevo de via mesaĝo kaj vizito en la paĝaro: se nia movado havus dek pliajn Katalinojn eble ke la problemo de komuna lingvo en Eŭropa Unio estus jam solvita: pere de Esperanto. Dankegon pro via agado kaj bondezirojn por similajn estontajn paŝojn en via belege fruktodona vojo.
Amike el Grekio
Georgo Dermatis

362.
Joelle (Belgujo, Ottenburg) je 2007-12-18 00:00:00

Kara Katalin,
Gratulegojn por tiu grandega laboro !!!

361.
Gados László (Hungarujo, Budapest) je 2007-12-18 00:00:00

Kara Katalin,
tre-tre ĝojigas min via celkonscia, multkolora, ege altvalora kaj sukcesplena agado. La Europa Referenckadro en Esperanto estas tre bezona kaj gravega atingaĵo. Tutkore kaj altestime mi gratulas vin!

360.
Luís Ladeira (Portugalujo) je 2007-12-18 00:00:00

Mirinda novajho, fakte. Gratulon al vi pro via daura formika laboro. Mi chiam miras pri tio ke che kelkaj instancoj de EU Esperanton oni pritraktas kiel normala lingvo kaj che aliaj (pli politikaj) kiel strangajho, ech minaco. Mi suspektas ke malkongruas politikigi kaj esperantumi. Chu chi pashoj shanghos ion?
Gratulon al vi kaj al via laborema skipo.

359.
Renato Corsetti (Italujo, Palestrina, Romo) je 2007-12-18 00:00:00

Gratulegojn al Katalin kaj al chiuj shiaj kunlaborantoj pro io necesa por ke Esperanto ighu vera lingvo ankau por la oficistoj de la Europa Konsilantaro.

358.
Grazina Opulskiene (Litovujo, Mažeikiai) je 2007-12-09 00:00:00

Sendube ĉiuj eroj de Edukado estas utilaj, sed mi uzas ĉefe Lerniltekon kaj Mondan Mozaikon. Plej sukcese kaj ofte mi ĉerpas la materialon por komencantoj kiam temas pri leksiko kaj gramatiko. Se mi bezonas ion por mezniveluloj mi trovas tekstojn kaj ekzercojn en komprena kaj literatura kategorioj. Koran dankon al ĉiuj kiuj preparas taskojn kaj al teamo de Edukado.net! Se iun tagon Edukado.net ne plu funkcius, mi eksentus tion kiel reiron al antikvaj tempoj kaj sendube estus grandega manko!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 48 49 50 51 52 53 54 55 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.