Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi volas traduki ĉi-pagharon Taghike kiun mi devas retkontakti?
Plurfoje mi provis enmeti mesaghon por korespondado de grupo.
Mi tajpis la sekurkodon: chiu foje, la respondo estis ke mi malbone kopiis la kodon kaj mia.
mesagho malaperis. Kion fari ????
Mia unua vizito al tiu ĉi gastlibrejo. Via laboro estas alte taksinda kaj fekunda. Mi sendas varman aplaŭdon al ĉiuj deĵorantoj. Dankon.
Mi tre malfruas pri miaj gratuloj.....sed de longe mi volis danki la tutan skipon de Edukado.net, ĉar estas tre bonega retejo ! ĝi helpis multfoje kaj ŝpras mian tempon !!!Dankon pro via entusiasma laboro.....Havu sufiĉan tempon kaj energion por daŭrigi jam faratan laboron...
Ricevu miajn plej korajn bondezirojn por 2007!!
Sincere, Frambo
LA KOMUNA EŬROPA REFERENCKADRO
Gratulegon al Uea kaj al Ilei pro ĉi tiu iniciato, esence grava por kunligi la Esperanto-instruadon al la plej avangardaj pri-klerigaj evolu-tendencoj Eŭropaj kaj tutmondaj; kaj, konsekvence, por levi la reputacion de Esperanto mem ĉe politikaj kaj kulturaj medioj kiuj estas inter la plej prestiĝaj kaj influaj tutmonde.
Kaj apartan, varman, gratulon al la animanto de tiu ĉi multmerita paĝaro, Katalin Kovats, kiu - ekante el malfacila, postrestinta deirpunkto en ĉi tiu iniciato - grave kontribuis al reakiro de gvida pozicio fare de la Uea- kaj Ilei-movadoj.
Ankaŭ al ĉiuj kiuj kun ŝi kunlaboris mi deziras esprimi profundan dankon.
La retejon mi simple *AMAS*. Gratulon! Mi estos sendube vizitanto ofta kaj mi esperas povi baldaŭ kontribui. Mi legis pri ĝi en esperanta revuo kaj mi ne povis kredi miajn okulojn, ĉar mi dum longa tempo estis serĉinta retejon tian. Ĝi estas bele aranĝita, oni facile trovas aĵojn kaj oni havas la eblecon interagi kun la aliaj. Tiuj estas ja bonegaj trajtoj. La materialojn kiujn mi elŝutis mi jam uzas en kursoj kaj mi trovis ilin tre utilaj. Dankon!
Karaj organizantoj de EdukadoNet,
vi donacis 5 diskojn kaj 5 poŝamikojn por subteni la Esperanto-agado en Afriko. Mi disdonis ilin dum mia vojaĝo en Afriko al la jenaj organizoj, kiuj tre dankas vin pro tio:
- Afrika Oficejo de UEA en Benino (http://www.flickr.com/photos/afrikavojaĝo2006/)
- Lernejo Jules Verstraete en Benino (http://www.freewebs.com/lernejo-jv-2005/)
- Afrika Centro Esperantista en Togolando
- Esperanto Federacio En Niĝerio (EFEN)
plej amike, Juri Smolders, Nederlando
Miajn plej bonajn donzirojn por la Novaj jaroj, kaj de edukado.net kaj de 2007, por sano, feliĉo kaj prospero. Nia Esperantujo kaj aparte nia edukada agado neniam plu estos samaj kaj multe perdus se edukado.net devus malaperi. Dankegon pro ĉio, ĉefe al Katalin kaj al la teamo.
Alain
Mi bondeziras al ĉiuj anoj de Edukado-net komunumo feliĉan novan jaron 2007!
Amike Georgo Dermatis
Ĝuste mi tralegis Jubilean Interviuon kaj refoje mi deziras gratuli vian nekutiman laboron.Mi ne scias,ĉu mi estas membro de "edukado. net" tamen mia koro apartenas al Esperanto, kaj nun ankaŭ al via laboro.