Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Kara Katalin!
En la nomo de ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de la Internacia Laborgrupo "Lingvolanĉilo" mi elkore dankas Vin pro la ĵus malfermita, nova rubriko "Lingvolanĉilo-projektoj".
La celo de la Laborgrupo estas antaŭenigi la instruadon de Esperanto - kiel la unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto -en la bazgradaj lernejoj. Ni ŝatus atingi, ke en ĉiuj membroŝtatoj de EU estu minimume 1-5 tiaj, referencaj lernejoj. Kiuj interesi'gas pri nia laboro aŭ volas fariĝi membroj de la Laborgrupo skribu rekte al nia adreso: ludoviko@freemail.hu .
Kun plej amikaj salutoj
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas
Danke al Edukado.net, mi instruas kirurginon en Irano, lando malpopularigita de Usono kaj sekve Britio. Mi sendis al shi ekzempleron de la rektmetoda lernolibro "Saluton", kaj responde shi sendis al mi kaj mia edzino belan iranan tablotukon. Per Esperanto ni amikighis, char d-rino Kovats starigis chi tiun bonegan ligon.
Gratulojn, Katalin!
Trankvilon (+kuraĝon) kaj subtenon (+monon) por la plia laboro!
Kara Katalin, Akceptu miajn gratulojn kaj daŭrigu la bonan laboron!
Plej korajn gratulojn pro la superbe altnivela agado. Estas treege ĝojige vidi ke ke la Esperanto movado tiel bone progresas.
Zbigniew Wybraniec
Kara samideanino Katalin,
mi kore gratulas vin pro la elstaraj atingoj de edukado.net. Brave! Bonege farita!!
Kvankam mia nuna instrua agado estu tre limigita, mi daure ricevas kaj kun intereso rilatas viajn informojn pri la novajhoj en la retejo. Mi scias, ke, kiam mi bezonos taugan kaj fokusigitan porinstruan materialon kaj helpon, mi rapide trovos ghin tie! Dankon denove pro via grava kaj profesia klerigservo al vi kaj E-sente mi kore dankas ankau al la usona poresperanta fondajho ESP kiu subtenas tiun chi vian nemalaveblan agadon.
Kara Katalin, kara Sylvain, karaj kunlaborantoj de edukado.net,
okaze de 5-jara jubileo mi volas esprimi miajn gratulon kaj dankon por via bonega kaj belega laboro. Mi bondeziras al vi ĉiuj daŭrigi kun forto kaj plezuro. Via agado estas simple neanstataŭiebla! Edukado.net kuŝas en mia koro kaj vi fariĝis la plej gravaj kaj amataj anoj de mia esperanta familio!
Kun elkoraj salutoj el Grekio
Georgo Dermatis (jorgo)
Entuziasman gratulon okaze de la 5-jarigho ! Via retejo estas ege bona kaj utila.
Amike el Sudameriko
Elkorajn gratulojn el Slovenio. Simona Klemenčič
Estimata Redaktorino, Kara Katalin! -
Ege koran gratulon! Belega priskribo. Tia teksto estas rezulto ne nur de redaktado ;), sed c'efe de granda aktivado! Mi plusendas g'in al la polaj ILEI-membroj, kunlaborantoj kaj polaj e-istoj.
Dau'rajn eksterordinarajn fortojn al vi! -
Maria kaj Pola Sekcio de ILEI -
HURA!