Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

307.
Ferenc Harnyos (Hungarujo) je 2006-11-01 00:00:00

Mi dankas al vi ĉiuj la bonetosan seminarion, interesajn prelegojn kaj ludojn. Vere, kelkajn ekzercojn mi taksas infanecaj. Vi devas konsideri, ke en Hungario ni instruas preskaŭ ĉiam por plenkreskuloj, escepte de kelkaj infanoj. Bedaŭrinde, mi ne povis ĉeesti la dimanĉajn prelegojn, kiu temis pri metodo de Cseh. Min ege interesas tiu metodo. Mi gratulas al vi pro la granda, grava kaj utilega laboro. Mi ŝatus aparte saluti sinjoron Sylvain, kiu estas tre bonhumura lipharulo (ni lipharuloj kuntenu!:-). Nature, mi salutas la plej belan fraŭlinon de seminario, Petra.
Ĝis revido, espereble baldaŭ! Francisko

306.
Berenji Ĉila (Hungarujo, Budapeŝto) je 2006-10-30 00:00:00

Kara Katalin, kara Sylvain, mi ŝatus danki vin ambaŭ pro la bonetosa kaj informriĉa programo dum la aranĝo Budapeŝtaj Pedagogiaj Tagoj!

305.
Miĥail Povorin (Rusujo) je 2006-09-26 00:00:00

Salunon! Mi denove vizitis vian bonegan TTT-ejon kaj, kiel ĉiam, trovis multon novan kaj interesan. Dankon al vi pro via laboro!

304.
Maurice Sujet (Francujo, JOUY-SUR-MORIN) je 2006-09-26 00:00:00

Tre utilaj pag'oj agrable prezentitaj. Mi deziras al vi plej grandan sukceson kiel rekompenco de via laboro por la profito de nia humanista movado.

303.
Pettinati (Brazilo, Porto Real/RJ) je 2006-09-08 00:00:00

Saluton al tutmondo. Mi volas danki al la entreprenistoj de edukado.net por plia perilo kaj divastigo de nia lingvo kaj grava oportuno plene amikiĝi tutmonde kaj kleriĝi.

302.
Zhichun Liu (Ĉinujo) je 2006-09-05 00:00:00

Saluton! Geesperantistoj tutmonda! Mi estas instruisto pri biologio. Mi instruis Esperanton.

301.
Boris Kolker (Usono, Cleveland, OH) je 2006-08-27 00:00:00

La retejo edukado.net estas treege valora kaj por instruantoj, kaj por lernantoj. La laboro de ĝia redaktanto kaj prizorganto Katalin Kovats meritas la plej altajn laŭdojn.

300.
Ionel Bodale (Rumanujo) je 2006-07-21 00:00:00

Ĉu povas fari la virtualan lernejon?

299.
Raita Johanna Pyhala (Finnlando, Lestijarvi) je 2006-06-21 00:00:00

Interese estas vagi tra la paĝoj de edukado.net. Gratulon! Dum 10-15 jaroj la rimedoj instrui kaj lerni E-ton mirinde plifaciliĝis. Specialan dankon pro Monda mozaiko.

298.
Jozefo Horvath (Hungarujo, Győr) je 2006-06-18 00:00:00

Eble multajn interesas, ke aperis en Eo la libro "Eduku geniulon!" de László Polgár, la patro de la shakmondchampionoj Polga'r-knabinoj. Pli detale vidu che http://www.vortaro.hu.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.