Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Saluton kaj gratulon pro la nova paĝaro. Ĝi bone aspektas kaj flue funkcias.
Bonega laboro! Gratulojn al Katalin kaj teamo pro la eleganta (krom la brikkoloro kiun mi anstataŭigus per iom blua nuanco) kaj celtrafa atingo. Ĝi vere allogas al uzado/kunlaborado
Gratulon pro la nova paĝaro! Ĝi estas iom tre ruĝa sed TRE plaĉis al mi.
777, bela nombro de membroj. Mi esperas, pli ĝuste mi certas ke ĝi krekos rapide dank'al la laboro por tiel plibonigi tiu retejo.Dankon al Katalin kaj la tuta teamo.
tutkore salutas Alain.
Mi elkore dankas al ĉiuj kiuj preparis kaj daŭre preparas materialojn ĉe edukado.net. Mi intencas uzi plurajn ekzercojn en mia kurso pri Esperanto por komencantoj.
La Monda Mozaiko estas tre bona ideo!! Ĝi tre plaĉas al mi! Gratulojn!
Koran gratulon lige kun la nova, belega kaj enhavoriĉa lerneja retejo. Estis de Via flanko
pezega laboro, tamen la rezulto estas mirinda. Ni ĉiuj vere ĝoju, ke ni povas havi tian retejon. Dankon el plensalutaj koroj precipe al Vi Dr Katalin Kovats. Sanon kaj bonfarton! Staszek
Mi kore gratulas okaze de la nova paĝaro, dankon pro via granda laboro kaj deziras sukcesojn
Gratulon por novan paĝon kaj longan laboron.
Ekde Tenerife insulo, elkore salutas vin.
Kara Katalin,
mi volas gratuli vin pro via kuraĝa decido modernigi la paĝaron kun la helpo de ESF. Mi scias plej bone kiom da streĉo tio donas al vi, kaj kiom malfacile estas 'ŝanĝi la ĉevalon' dum la galopado. Per tiu nova paĝaro, vi post iom da tempo kapablos rajdi kiel vi volas kaj ni ĉiuj profitos de tio. Dankon!
Sylvain