Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Komencante la Novan Jaron, elkore mi deziras al ĉiu Feliĉan, Amplenan Novjaron!!!Estu sanaj, sukcesaj, feliĉaj!
La plej sinceraj bondeziroj al karaj gesamideanoj en la tuta mondo kaj nepre al la redaktoro okaze de la proksimiĝanta la Nova jaro 2005. Memoru, ke Universala E-Kongreso somere okazos en Litovio. Bv. veni!
Dum kiam mi partoprenas en sciencaj aŭ edukaj sesioj en Eŭropo, tiam mi ofte sentas min izolita en la kampoj, ĉar, eble, mankas azianoj al tiuj kampoj. Mi kredas, ke tiu ĉi HP neniam rifuzas tiujn, kiuj estas komencintoj de la lingvo en azio, ĉar estas malfacilecoj por lerni la lingvon por, speciale, japanoj kaj ĉinoj, kiuj ne uzas latinan literon kaj fonetikan skribsistemon (ests iomete uzata en la japana). Mi diskonigos al membroj de mia asocio tiun HP-on per la gazeto "Nova Vojo", kiun mi redaktas ĉiumonate. ARIGATO' (dankon).
Plezure mi lasi min gvidi tra la multaj paĝoj de via servo. Mi konstatas, ke ĝi iĝas pli kaj pli riĉa je proponoj kaj instigoj al plua lernado kaj uzado de e-o. Dankon pro via grava laboro.
Festado de jubileo estas grava kaj bezonata, tamen ĉu ni ĉiuj faris ĉion por pligrandigi la nombron de aktivaj kaj instruistoj kaj kursgvidantoj? Ni turnu sin al junularo, por ke nia lingvo ne memmortu.
Hodiaŭ, la 15an de decembro estas nia komuna jubilea tago, ankaŭ tiu de ĉi tiu gastlibro, mi rimarkas. Gratulon al ĉiuj uzantoj kaj precipe al la redaktoro Katalin kaj ŝiaj kunlaborantoj. Indas laŭdi ĉi tiun multflankan retejon.
Nun en mia lando, Kubo, estas la 18:45 horo k la 15an de Decembro, do, ni ankaŭ omaĝas nian Zamenhof. Ni deziras ĉion glatan al la esperantistaro k speciale al la zorgantoj, kreintoj de tiu ĉi ttt-ejo. Gratulojn pro viaj iniciatoj!!!
Jes, la paĝaro estas pli kaj pli bonega. Tia estas la rezulto de unuigita laboro. Al mi tre plaĉas plibonigi mian Esperantan kapablon per la diversaj lerniloj. Gratulon kaj dankon al ĉiuj kunlaborantoj, kunlaborintoj kaj kunlaborontoj.
vi havas tre stulta problemo en la paĝaro! estas facila membriĝi sed ne facila uzi la fakto ke mi estas membro! kie mi skribas mian pasvorton?
Vi uzu la pasvorton tie kie la programo petos ĝin. En aliaj lokoj vi ne bezonos.
Cetere tiu loko estas la LERNILOTEKO, kiam vi volas elŝuti ekzercon. Sukceson.