Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

258.
D-ro Ludoviko Molnár (Hungarujo, Budapest) je 2005-01-10 00:00:00

Mi volus alvoki la atenton de la karaj legantoj, ke sur la hejmpaĝo http://www.freewebs.com/international-languages okazas nun tutmonda voĉdono pri la universala lingvo de la estonto. Ĉu Vi jam voĉdonis? Kun koraj novjaraj salutoj al la redaktantoj kaj legantoj
Ludoviko
PS.: Estus bone, se esperantistoj tradukus la supre menciitan hejmpaĝon en naciajn lingvojn...

257.
Julianna Vas-Szegedi (Hungarujo) je 2005-01-03 00:00:00

Komencante la Novan Jaron, elkore mi deziras al ĉiu Feliĉan, Amplenan Novjaron!!!Estu sanaj, sukcesaj, feliĉaj!

256.
Genute Liepinia (Litovujo, Gasciunai) je 2004-12-31 00:00:00

La plej sinceraj bondeziroj al karaj gesamideanoj en la tuta mondo kaj nepre al la redaktoro okaze de la proksimiĝanta la Nova jaro 2005. Memoru, ke Universala E-Kongreso somere okazos en Litovio. Bv. veni!

255.
Yas Kawamura (Japanujo, Kioto) je 2004-12-28 00:00:00

Dum kiam mi partoprenas en sciencaj aŭ edukaj sesioj en Eŭropo, tiam mi ofte sentas min izolita en la kampoj, ĉar, eble, mankas azianoj al tiuj kampoj. Mi kredas, ke tiu ĉi HP neniam rifuzas tiujn, kiuj estas komencintoj de la lingvo en azio, ĉar estas malfacilecoj por lerni la lingvon por, speciale, japanoj kaj ĉinoj, kiuj ne uzas latinan literon kaj fonetikan skribsistemon (ests iomete uzata en la japana). Mi diskonigos al membroj de mia asocio tiun HP-on per la gazeto "Nova Vojo", kiun mi redaktas ĉiumonate. ARIGATO' (dankon).

254.
Luigia Oberrauch Madella (Italujo, Parmo) je 2004-12-20 00:00:00

Plezure mi lasi min gvidi tra la multaj paĝoj de via servo. Mi konstatas, ke ĝi iĝas pli kaj pli riĉa je proponoj kaj instigoj al plua lernado kaj uzado de e-o. Dankon pro via grava laboro.

253.
Vito Redsky (Pollando) je 2004-12-20 00:00:00

Festado de jubileo estas grava kaj bezonata, tamen ĉu ni ĉiuj faris ĉion por pligrandigi la nombron de aktivaj kaj instruistoj kaj kursgvidantoj? Ni turnu sin al junularo, por ke nia lingvo ne memmortu.

252.
Sylvia Hämäläinen (Finnlando) je 2004-12-15 00:00:00

Hodiaŭ, la 15an de decembro estas nia komuna jubilea tago, ankaŭ tiu de ĉi tiu gastlibro, mi rimarkas. Gratulon al ĉiuj uzantoj kaj precipe al la redaktoro Katalin kaj ŝiaj kunlaborantoj. Indas laŭdi ĉi tiun multflankan retejon.

251.
Olga Lidia Meneses Duarte (Kubo, Santa Cruz del Norte. Havano) je 2004-12-15 00:00:00

Nun en mia lando, Kubo, estas la 18:45 horo k la 15an de Decembro, do, ni ankaŭ omaĝas nian Zamenhof. Ni deziras ĉion glatan al la esperantistaro k speciale al la zorgantoj, kreintoj de tiu ĉi ttt-ejo. Gratulojn pro viaj iniciatoj!!!

250.
Felipe CASTRO (Brazilo) je 2004-12-11 00:00:00

Jes, la paĝaro estas pli kaj pli bonega. Tia estas la rezulto de unuigita laboro. Al mi tre plaĉas plibonigi mian Esperantan kapablon per la diversaj lerniloj. Gratulon kaj dankon al ĉiuj kunlaborantoj, kunlaborintoj kaj kunlaborontoj.

249.
Mejtar Feldman (Israelo) je 2004-12-10 00:00:00

vi havas tre stulta problemo en la paĝaro! estas facila membriĝi sed ne facila uzi la fakto ke mi estas membro! kie mi skribas mian pasvorton?

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.