Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Admirindaj Vi estas, Katalin kaj Kunlaborantoj! Dankon pro grandega, ĉiutaga laboro donacita al ni ĉiuj. Gratulojn kaj bondezirojn - Halina
Nekredeble bona la paĝaro kaj ĉiam evoluanta! Ni el la Esperanto Asocio de Formiga gratulegas la tutan teamon kaj deziras ĉion bonan al ĉiuj!
Mi estas esperantistino de 50 jaroj. Chirkau de 40 jaroj mi instruas Esperanton.
Mi ne havis tempon ankorau kalkuli kiom da gelernantoj dankis al mi la Internacian Lingvon.
Sigmond Julia
Jen kelkaj vortoj por kontentigi chiujn, kiuj zorgis, zorgas kaj zorgos pri Esperanto instruado. Mi estas el Francio, orienta parto, apud Ghenevo. Mi daure shatas komuniki kun kiuj volus interbabili kun mi...
Petro
Dankon al Dio ke vi Katalin Kovats ekzistas. Ni povas progresi.
Tre al mi plachas ĉi retpagharo.
Ghi povas vere kontribui al la evoluo de la verda penso tra la tuta mondo.
Sincera saluto el suna Taghikio al ĉiuj samideanoj, S
Baldaŭ mi vizitos Afganion denove kune kun nia Japana samideano Fukuda Tosihiro. Vershajne multaj scias,ke mi pasinta jaro instruis E-on en la Kabula Universitato, kaj fakte ĉi-pagharo estas/os tre bonvena, kaj ghi povas reale subteni scie kaj instruistojn kaj lernantojn.
Kara Katalin!,
Lumon, Varmon kaj Amon mi al vi deziras, S
Saluton al la tre lertaj administrantoj de edukado.net. Ĉiam pli ofte mi konstatas, ke viaj helpoj al la instruantoj de Esperanto estas vere gravaj. Ankaŭ la fakto, ke ili estas ligitaj al la novaj komunikad-teknolojoj igas ilin alogaj.
Sendube la plej profesia retpaĝaro en la tuta esperantio! Gratulon! Sukceson! Ĉiam!
Estimataj gesinjoroj!Mi estas esperantisto el urbo Rijeka kiu finis "A"kaj "Bo"kurson lau zagreba metodo.Multe interesas min ,kie mi povus aceti librojn por fari "Co"internacian ekzamenon.Mi ege dankas al vi,atendante vian respondon.Pero.