Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

314.
Georgios Dermatis (Grekujo, Saronida Attikis) je 2006-11-29 00:00:00

Kara Katalin, kara Sylvain, karaj kunlaborantoj de edukado.net,
okaze de 5-jara jubileo mi volas esprimi miajn gratulon kaj dankon por via bonega kaj belega laboro. Mi bondeziras al vi ĉiuj daŭrigi kun forto kaj plezuro. Via agado estas simple neanstataŭiebla! Edukado.net kuŝas en mia koro kaj vi fariĝis la plej gravaj kaj amataj anoj de mia esperanta familio!
Kun elkoraj salutoj el Grekio
Georgo Dermatis (jorgo)

313.
José Antonio Vergara (Ĉilio, Puerto Montt) je 2006-11-29 00:00:00

Entuziasman gratulon okaze de la 5-jarigho ! Via retejo estas ege bona kaj utila.
Amike el Sudameriko

312.
dr. Simona Klemenčič (Slovenujo, Ljubljana) je 2006-11-29 00:00:00

Elkorajn gratulojn el Slovenio. Simona Klemenčič

311.
Maria Majerczak (Pollando) je 2006-11-29 00:00:00

Estimata Redaktorino, Kara Katalin! -
Ege koran gratulon! Belega priskribo. Tia teksto estas rezulto ne nur de redaktado ;), sed c'efe de granda aktivado! Mi plusendas g'in al la polaj ILEI-membroj, kunlaborantoj kaj polaj e-istoj.
Dau'rajn eksterordinarajn fortojn al vi! -
Maria kaj Pola Sekcio de ILEI -
HURA!

310.
Guillermo Bes Salazar (Kubo) je 2006-11-29 00:00:00

Saluton , -
UNUE, FELIĈAN KAJ GAJAN 5AN DATREVENON AL ĈIUJ MEMBROJ KAJ KUNLABORANTOJ DE LA RETPAĜO EDUKADO.NET. -
Due, mi opinias ke ĝi estas bonega retpaĝo, kiu helpas kaj helpos ĉiujn kun la lernado kaj plibonigado de nia bela lingvo Esperanto. -
MIL GRATULOJN AL ĈIUJ. -
Amike salutas vin ĉiujn - Guillermo el Kubo.

309.
Mireille Grosean (Svislando) je 2006-11-29 00:00:00

Saluton! -
Mi ne uzas edukado.net char mi ne instruas, miaj aliaj okupoj tute okupas mian tempon. Mi bedaŭras. Tamen mi sufiche vidis por povi esti konvinkita de la elstara kvalito de la laboro de la teamo de edukado.net kaj deziras gratuli chiujn pro la bona laboro kaj la multaj iniciatoj. Mi ofte transdonas la retadreson.

308.
Edit Slezakne Tar (Hungarujo, Mosonmagyarovar) je 2006-11-22 00:00:00

Karaj Kati kaj Sylvain!
Mi ghuas pli kaj pli ofte uzi la richegan trezoron de eduado.net!! Hodiau mi trovis bonajn taskojn por miaj komencantoj. Estas agrable por mi rememori pri la Bp-aj Pedagogiaj Tagoj antau kelkaj semajnoj. Denove dankon pro Via entusiasma laboro.
Amike: Edit Slezakne Tar

307.
Ferenc Harnyos (Hungarujo) je 2006-11-01 00:00:00

Mi dankas al vi ĉiuj la bonetosan seminarion, interesajn prelegojn kaj ludojn. Vere, kelkajn ekzercojn mi taksas infanecaj. Vi devas konsideri, ke en Hungario ni instruas preskaŭ ĉiam por plenkreskuloj, escepte de kelkaj infanoj. Bedaŭrinde, mi ne povis ĉeesti la dimanĉajn prelegojn, kiu temis pri metodo de Cseh. Min ege interesas tiu metodo. Mi gratulas al vi pro la granda, grava kaj utilega laboro. Mi ŝatus aparte saluti sinjoron Sylvain, kiu estas tre bonhumura lipharulo (ni lipharuloj kuntenu!:-). Nature, mi salutas la plej belan fraŭlinon de seminario, Petra.
Ĝis revido, espereble baldaŭ! Francisko

306.
Berenji Ĉila (Hungarujo, Budapeŝto) je 2006-10-30 00:00:00

Kara Katalin, kara Sylvain, mi ŝatus danki vin ambaŭ pro la bonetosa kaj informriĉa programo dum la aranĝo Budapeŝtaj Pedagogiaj Tagoj!

305.
Miĥail Povorin (Rusujo) je 2006-09-26 00:00:00

Salunon! Mi denove vizitis vian bonegan TTT-ejon kaj, kiel ĉiam, trovis multon novan kaj interesan. Dankon al vi pro via laboro!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.