Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

357.
Hazel Green (Aŭstralio, Oakey) je 2007-11-27 00:00:00

Ĉiu rubriko en edukado.net estas interesa kaj utila, sed mi volas aparte danki pro la utilaj lerniloj en la lerniloteko. Mi uzis plurajn en klasoj kaj aliajn plurajn dum klubaj aferoj. Dankon al la aŭtoroj kaj dankon al edukado.net kiu kuraĝigas, ordigas, havebligas.

356.
jose roldan leon (Hispanujo, Sevill) je 2007-11-24 00:00:00

Mi dankas la teamon de Edukado.net pro sia grava laboro favore de esperanto. Mi ege profitas tian laboron ĉar mi uzas ĝin daŭre en la instruado al aliaj homoj kaj por mem lerni.
Mi taksas tiun laboron kiel havenda kaj esenca, sen kiu la laborinstruo fariĝus tro pli malfacile.
Do mi ege dankas vin kaj petas daŭrigi ĝin.

355.
La freneza gravuristo (Francujo, Saint-Michel en l'herm) je 2007-11-22 00:00:00

Kion diri, kion fari?
Fakte, nia estimata amikino Katalin faris, faras kaj faros. Estas neforgesebla momento, nia renkontiĝo, jes ja, edukado.net kaj mi. Ĉefa kunlaborado por instrui esperanton al miaj gelernantoj. Kaj kompreneble neforgesebla momento, tiu kiu okazis kiam mi sekvis prelegon faritan de Katalin.
Ankoraŭ dankon al ĉiuj kiuj helpas por plibonigi, por pli plenigi tiun necesegan paĝaron.
Kaj ne forgesu partopreni IJKon. Neforgesebla momento dum vivo.
Stefano ROBERT, amiko via.

354.
Gasse (Francujo, REZE) je 2007-11-22 00:00:00

Mi ne estas spertulo, ankaŭ ludoj, ekzercoj helpas min kaj miajn amikinojn en niaj kursoj.
Mi dankas vin.

353.
Iwona Kocieba (Belgujo, Antverpeno) je 2007-10-16 00:00:00

Denove okazo por festi! Nia redaktoro hodiaŭ fariĝis 5O-jara! Gratulojn! Multajn sukcesajn, plezurajn instru- kaj redaktojarojn! Dankegon al nia heroino ;-) pro la brila, tre utila paĝaro!
Ĉion plej bonan! Amike kaj admire,
Iwona

352.
Jesús (Hispanujo) je 2007-09-10 00:00:00

Mi esperantiĝis en 2004 kaj multe ĝojas pro ĝi! nun mi estas 21 jara kaj mi intencas konigi esperanton al miaj geamikoj sed mi ne sukcesis do ili ne interesiĝas pri Esperanto. Eble estas tre malfacila afero por mi... :-( Tial, mi volas peti helpon al vi: Kio mi devas fari? Eble... mi devas disigi por ne ĝeni...? Mi vere jam ne scias!

351.
Redaktoro (Nederlando, Hago) je 2007-09-10 00:00:00

Jes, bv. skribi al mia redaktora adreso en kiu urbo en Hispanio vi loĝas por ke ni povu pli konkrete helpi, envolvante ankaŭ lokajn esperantistojn. Amike, Katalin

350.
Ombro Jang el Koreio (Sud-Koreujo, Pusan) je 2007-08-30 00:00:00

Estimata,
Pinĉilumado estis al mi...
Ho , belega ideo kuraĝigi la komencantojn!
sincere via, Ombro el Koreujo

349.
Gisela Macioszek (Germanujo, hamburgo) je 2007-08-29 00:00:00

Mi ĵus audis la ĉarman kanton "Nove, reprove" kaj tre ĝuas ĝin, eĉ kunkantis. Ĉu eblas instigi la komponiston kaj kantiston verki similan kanteton, prefereble kun Esperanta temo, por la estonta kongreso en Roterdamo?

348.
Péter Tihanyi (Hungarujo, Tatabánya) je 2007-08-29 00:00:00

Mi tralegis la raporton pri la paroligaj lecionoj Pinĉilumado dum la 92-a UK. Por mi tre plaĉas la ekideo kaj la varbila afiŝo. Tiu maniero vere pli faciligas la kuraĝigon reciproke alparoli unu al alia, iniciigi la ekparolon, kaj la interkonatiĝon. Mi printis la raporton kaj la afiŝon, kaj savis la aldonitan muzikon. Al la sekva UK mi planas aliĝi, kaj volonte partoprenos en la tiea Pinĉilumado.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.