Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Hodiaŭ mia lernejestro malpermesis al mi krei atelieron de esperanto. Li diris ke Eo ne estas en la listo de linvoj permesitaj en la lernejoj,
Kara Katalin kaj kunlaborantoj,
dankon por via laboro, kiun ni Verduloj (politikaj) povas utiligi por demonstri la aktualecon de Esperanto. Ĉu vi povas prelegi en la Somer-Universitato de la Eŭropaj Verdaj Partioj en Frankfurt/Odro & Slubice (28-31a de Aŭgusto) ?
Kara Zlatko,
Mi legis vian peton en la gastlibro kaj ŝatus scii kio precize interesas vin pri tiu temo, pri kia artikolo vi pensas.
La membriĝo ĉe ALTE estas procezo, kiu estas lanĉita je la invito de la respondeculoj de ALTE. Ĝuste hieraŭ kaj hodiaŭ okazas traktadoj pri tio en Britio, ĉe ALTE.
Mem la membriĝo estas nur oficiala kaj burkoratia paŝo, laŭ mi multe pli interesa afero estas kiujn avantaĝojn portos al ILEI tiu membriĝo, kiaj estos kaj kiam kaj kie okazos la novaj ekzamenoj ktp.
Post la preparlaboroj; tradukigo de la referenckadro kaj kontaktiĝo kun la instancoj mi lasos la pliajn laborojn por UEA-ILEI, mi misio plejparte finiĝis per tio. Eĉ se mi plu helpos en la ekzamenaferoj, la koncernuloj estos ILEI kaj UEA. Kiel kaj kion ili plu faros kun tiuj ebloj estas ilia decido kaj tasko.
Mi sendos kopion de tiu letero al Zsofia Korody, vicprezidanto de ILEi, kiu plej multe scias nun kaj okupiĝos pri la aferoj.
Amike, Katalin
Mi petzas la redaktorinon, verki artikoleton por Europa Bulteno pri la membrigho de edukado.net en ALTE. Zlatko Tishljar
Kara Katalin! Estas gravega atingaĵo, ke la referenckadro aperis ankau en Esperanto!!!
Dankon kaj gratulojn por Vi kaj por ĉiuj, kiuj partoprenis en tiu grandioza laboro!!
Gratulon kaj dankegon al Katalin kaj ŝiaj kunlaborintoj por tio grava sukceso. La referenckadro estas granda paŝo antauen por Esperanto en la Europa Komunumo.
Laŭ mi, apero de Esperanto inter aliaj lingvoj de la Konsilio estas pruvo, ke "Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan"...
Ĉi-matene mi legis kelkajn paĝojn de la Esperanta teksto pri la Eŭropa Referenckadro kaj komparis la tekston kun tiu el la versio en mia gepatra lingvo, la nederlanda. Tiu lasta enhavas multegajn simple netradukitajn anglalingvajn terminojn. Tiele estas facile traduki tekston: ĉiujn malfacilajn terminojn la tradukinto simple senŝanĝitaj transskribis kaj lasis la problemon por la leganto.
Por mi estas evidente, ke la Esperanta teksto de la paĝoj, kiujn mi kontrolis, estas multe pli bone komprenebla ol la nederlanda.
Elkoran gratulon al la Esperantiginto kaj al liaj helpintoj!
Mi tute konsentas kun Otto, ke la ekapero de la Eŭropa Referenckadro estas grava mejloŝtono en la historio de Esperanto. El pedagogia vidpunkto, ĝi helpos al ni pli bone unuigi niajn pedagogiajn fortojn tra la tuta mondo. Ĝi helpos al ni paroli "komunan lingvon" pri testado, kiu ĝis nun ne estis la plej forta parto de Esperanta instruado. Tamen, la plej bona momento estos kiam ni Esperantistoj legos kaj trastudos tiun manlibron. Mi esperas, ke diskutgrupoj – virtualaj sed speciale fizikaj, se eblas -- ekaperos en Eŭropo kaj eble alie. Tiu trastudo gravas por, ke ni apliku parton el la enhavo al niaj Esperantaj cirkonstancoj. Finfine, la ekapero de tiu manlibro montras klare, ke la virtuala mondo de Esperanto rapide kreskas kaj profesiiĝas, kio povas venontece havi ege favoran efikon rilate la disvastiĝon de Esperanto. La vera kresko de Esperanto okazas nun kun personoj kiel Katalin, kiuj agas, donante konkretajn kaj mezureblajn rezultojn.
Mi trovis kaj ltrafoluimis la tekston de referenckadro en Esperanto en la oficiala hejmpaĝo. Estas superflue, ke mi diru al vi, kiom multe da laboro staras antaŭ la esperantistoj, se ni volas sekvi la rekomendojn, pensu nur pri la Rasch-modelo por harmoniigi la nivelojn.
Mi iomete okupiĝis pri la temo, vidu la hungarlingvan hejmpaĝon:
http://www.geocities.com/bujdosoivan/szintb.htm
Sed via laboro esperantigi la tutan tekston estas tre signifoplena. Dankon en la nomo de lingvoinstruistoj kaj elkoran gratulon.
Ivano