Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi kore gratulas pro la rekono al edukado.net. Sekvu ĝin pluaj rekonoj! Sincere Mi deziras al vi fortojn al la laboro!
Gratulojn al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborantoj .edukado.net helpis/-os nin ĉiujn, Mirinda laboro!
Kara Katalin!
Mi elkore gratulas al vi pro la diplomo de UEA, dezirante bonan laboron por E-o: Georgo
Varmajn gratulojn por la UEA-premio, kiun vi ricevis kaj kiun vi plene meritis pro via gravega laboro farita de multjaroj !
Gratulon Katalin,
al vi kaj via skipo pro la UEA-premio! Feliĉe mi ĉeestis en Roterdamo por aplaŭdi vin!
Amike Luizo
Kara Katalin,
gratulegon al vi kaj al la tuta teamo de Edukado.net pro la nepre merita distinga diplomo ricevita de UEA. Pluajn sukcesojn en la nobla laborado!
Amike
Laszlo Gado
Edukado.net ricevis premion de UEA! Elkoran gratulon. Estu certa ke edukado.net ja ege meritas ĝin. Ankaŭ elkoran dankon pro la laborado, speciale de Katalin, kiu estas vere laŭdinda. Edukado.net estas grava retejo por helpi al disvastigado de esperanto kaj estas unu el la elstaraj retejoj de la movado.
Gratule kaj dankeme.
Fabien.
Brave al edukado.net al Katalin kaj al la tuta skipo por grandega elstara laboro . Tia premio estas large meritita ! Daurigu disdoni novajn ekzercojn kiuj allogas nin ! Gratulojn kaj dankegon !
Ankaŭ mi gratulas al Katalin kaj la tuta kunlaborantaro pro la ĵus ricevita premio de UEA. Kvankam mi mem partoprenis (kaj iusence akuŝis) la kunsidon, en kiu naskiĝis la ideo de edukado.net, mi ne imagis, kiel ĝi evoluos sub la mirinde sindediĉa prizorgo de Katalin. Ke ĝi longe floru kaj fruktu!
Stimata Katalin:
Sincere mi gratulas vin kaj la tutan teamon de Edukado pro tiu rekono, sed ĝi tute ne surprizas min ĉar ĝi estas absolute merita. Antaŭ kelkaj semajnoj, mi persone gratulis vin pro via laboro pacienca kaj vere grava por multaj homoj kiuj, kiel mi, lernas kaj instruas nian lingvon, kaj multaj esperantistoj ankaŭ tiel pensas kaj estas dankemaj. Mi certas ke dum ekzistas homoj kiel vi, esperanto vivos kaj kreskos sana kaj vigle.
Bedaŭrinde, ne ĉiuj esperantistoj havas saman kapablon por fari tiel grandan helpon por esperanto kiel la via, sed ankaŭ mi scias, ke ĉiu helpo kiu ŝprucas el la koro, efikas kaj estas grava por nia lingvo. Do, ni ĉiuj devas, laŭ propra kapablo, labori diligente kaj senlace por esperanto.
Bv, neniam forlasu vian laboron. Dankon.