Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

437.
Wim Jansen (Nederlando, Katwijk) je 2008-12-15 00:00:00

Gratulon pro la senriproĉa profesieco de la tuta laboro. Mi, kiel relative nova uzanto, volus, ke la multaj funkcioj de edukado.net estu uzataj pli intense kaj pli konsekvence de kolegoj instruistoj kaj esploristoj.

436.
Monika (Svislando, La Chaux-du-Milieu) je 2008-12-15 00:00:00

Feliĉan naskiĝtagon al edukado.net kaj elkorajn gratulojn al Katalin pro ŝia valora laborego!
Amike, Monika

435.
Gian Piero Savio (Israelo, Givataiim) je 2008-12-14 00:00:00

Edukado.net: absolute nemalhavebla servo.
Sendube LLZ fierintus pri ĝi!
Gratulojn kaj korajn bondezirojn pro ĝia 7-a naskiĝtago.

434.
Harald Schmitz (Germanujo, Pulheim) je 2008-12-14 00:00:00

Kara Katalin,
la 7-jara jubileo - nekredeble !
Gratulon pro tiu giganta atingo kaj la bonegaj servoj, kiujn vi kaj viaj kunlaborantoj ofertas al ni instruistoj kaj kursgvidantoj. Estis ankau tre bona ideo listigi ĉiujn tiujn servojn en via retletero: kelkaj estis novaj por mi, ĉar plej ofte mi "nur" uzas la Lernilotekon. Ĉion bonan por vi kaj via familio, feliĉan Kristnaskon kaj bonan novan jaron deziras
admire, dankeme kaj kolege,
Harald Schmitz el Pulheim, Germanio

433.
Edit Slezakne Tar (Hungarujo, Mosonmagyaróvár) je 2008-12-14 00:00:00

Kara Katalin! Mi klopodas kunĝoji kaj kunfesti! Elkore mi gratulas Vin kaj ĉiujn Viajn kunlaborantojn, helpantojn kaj deziras al Vi bonegan sanon kaj multe da energio por daŭrigi tiun gravegan laboron!!! Amike: Edit

432.
Leo De Cooman (Belgujo, Ingelmunster) je 2008-12-14 00:00:00

Miajn plej korajn gratulojn al nia kara Katalin kaj al ĉiu kunlaborintoj pro la 111-a de Edukado.net. Ĉu mi mistajpis? Tute ne! Mi skribis la nombron laŭ la duuma sistemo... kiel faras komputiloj. :o)
Kaj mi esperas daŭradon de Eduko... ĝis ĉiu homo en la mondo estos entuziasma malkovrinto de nia kara lingvo!
Amike salutas Leo

431.
ivo Schenkel (Belgujo, Leuven) je 2008-12-13 00:00:00

Dum la tuta jaro jam, kaj ankaŭ la pasinta, la lerniloteko kaj aliaj eroj de edukado.net helpadis min je la preparo de daŭriga kurso kaj kurso por komencantoj en nia urbo. Multan dankon kaj daŭran suksecon al vi.

430.
Larisa (Rusujo, N.Tagil) je 2008-11-21 00:00:00

Mi instruas Esperanton por studentoj(precipe kurso por komencantoj) en la loka pedagogia akademio de nia urbo dum kelkaj jaroj. Mi uzas bildojn, ludojn, kantojn dum instruado kaj certe diversajn lernolibrojn.

429.
Jawaid Eahsan (Pakistano, Multan) je 2008-11-17 00:00:00

Gratulojn pro sukcesa k. daŭra agado !

428.
J Tarducci (Italujo, Bologna) je 2008-11-13 00:00:00

Longan vivon al Edukado.net ! Vere vi laboras senchese por la disvastigadon de E-on.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 41 42 43 44 45 46 47 48 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.