Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Kun emocio ni komencas uzi la novan edukado.net. Chi-matene ni sendis al Katalin bondezirojn al la novnaskito, ni imagas la tutan familion Kovats kaj Lelarge kun Martin tostante pro naskigho de edukado.net kaj pro la naskighdatreveno de Martin. Longan vivon al ili! "Sto lat!" Gratulon kaj dankegon pro la persistemo de Katalin kaj de la tuta teamo!
Arlette kaj Edmond PLUTNIAK
Gratulon al la tuta teamo de Edukado.net ! Via nova ttt-ejo tre plaĉas al mi.
Mi tutkore deziras sukceson al vi !!!
Plej amikan saluton el Francio!
Imagu mian malfeliĉon, kiam mi dum du tagoj ne povis uzi la paĝaron por miaj instruaj celoj. Sed nun mi estas pozitive ŝokita pri nova aspekto kaj nova strukturo de edukado.net. Mi nur povas supozi, kiom da fortoj kaj energio la edukado-teamo bezonis por krei tion.
Mi tutkore deziras al ĉiuj kunlaborantoj plian energion por evolui la retejon, kiu nun estas unika en Esperantujo.
Mi, edzo de Katalin kaj atestanto de la longa malfacila vojo por krei Edukado.net, ekstreme ĝojas hodiaŭ celebri la renaskiĝon de tiu belega laboro, en formo kiu sekurigas la profitan uzon de ĝi al maksimumo da Esperantitoj. Mi ankaŭ kaj eble precipe dankemas konstati ke tiu renaskiĝo estis teama laboro, kune realigita de altvaloraj samideanoj. Longe vivu tiu spirito en Esperantujo, kaj elkoran dankjon al ĉiuj kiuj tion ebligis!
Gratulojn pro la naskiĝo de la nova retpaĝaro kaj bonan naskiĝdatrevenon al Martin!!!
Karaj Amikoj Katalin kaj Jevgenij - mi admiras vian persiston kaj grandegan-gravegan laboron por ni ĉiuj! Kiom bone estas festi tian grandiozan eventon, kiu portas esperon, ke en nia E-komunumo troviĝas ankoraŭ ideemaj homoj, pretaj donaci siajn kapablon, tempon, neimageblan laboron je kosto de propra familia vivo, por realigi siajn sed ankaŭ niajn revojn pri forta kaj saĝa E-movado.
Mi promesas al vi, ke ĝis kiam mi havos forton agi, mi kunlaboros kun vi. Kaj mi estas fiera pro tio, ke vi volis k. volas ankaŭ gvidi edukadon por polaj esperantistoj. Ni ĉiuj scias, ke tio garantias ĉiam la plej altan nivelon de la instruado. Ankaŭ grava estas via neimagebla sindonemo al la prenitaj taskoj - mi memoras, ke vi preskaŭ ne dormis dum la seminario en Rytro, donante al ni preskaŭ tutajn tagnoktojn... Vian laboron mi taksas tre alte kaj gratulante - mi deziras al vi kaj al ĉiuj kontribuantoj je kreado kaj laboro por la paĝaro: estu feliĉaj, ke vi sukcesis fari ion vere bonan por nia E-movado, ke danke al vi niaj lecionoj kaj kursoj havas firman instruistan bazon. Nome de la "seminaria grupo" mi informas, ke ni tre amas vin, kaj krome je la nomo de PEA - ke ni estimas vin kaj admiras.
Ĉirkaŭbrakumante vin plej sincere - Halina Komar
Gratulegojn al Katalin kaj al ĉiuj, kiuj kontribuis al tiu ĉi belega nova paĝaro. Mi havis plezuron trarigardi ĝin dum mia unua vizito kaj havos plezuron uzi ĝin ĉiu-foje kiam mi revenos. Dankon pro la granda kaj fruktodona laboro! Elkore salutas, Monika
Saluton Katalin, saluton Jevgenij, mi nur mallonge volas diri al vi, ke mi jam rigardis iom la novan paĝaron de edukado.net kaj kore gratulas al vi kaj ĉiuj aliaj aktivaj partoprenantoj. La paĝaro aspektas tre bela kaj tre plaĉas al mi. Certe mi ofte uzos ĝin kaj esperas, ke ankaŭ multaj aliaj faros tion. Koran dankon pri via forta laboro! Edukado.net havu grandan kaj sukcesan estontecon!
Gratulegon al ĉiuj pro la mirinda laboro! Sukceson kaj longan vivon al la nova retejo
Karaj Katalin, Jevgenij (Ĵenja) kaj ĉiuj aktivuloj,
MI gratulas vin okaze de la inaŭguro de la nova retejo. Vi laboregis dum longa tempo kaj jen la rezultoj: moderna, bela kaj verŝajne pli efika retpaĝaro, pli amikema ol la antaŭa.
Espereble nia anaro scipovos profiti de ĝi!
Amike salutas,
Josi