Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Gratulojn je la nova paĝaro. Se la planoj, iom aktivigi la klubon en Skövde, mi certe utiligos edukado.net pli ofte ol ĝis nun.
Gratulon pri nova paĝaro! Mi ŝatas ĝin.
Mi gratulas al Katalin kaj ĉiuj programistoj, kiuj laboris en la nova paĝaro por la projekto "edukado". La aspekto nova, moderna, profesia kaj altkvalita de la nova retejo estas laŭdinda.
Ankaŭ la foliumado en la retejo montriĝis pli praktika. Mi rimarkis kelkajn malglitaĵojn, sed estas tute normale ĉe nova servilo kaj mi ne dubas pri ilia baldaŭa malapero.
Mi deziras multegan pluan sukceson al Edukado!
kore salutas,
klaŭdjo
Koran gratulon pro la novigita paĝaro. Ni devis iom atendi la pretiĝon, sed des pli ĝojigis la freŝa aranĝo.
Mi ĝis nun nur iom foliumis en la retejo kaj mi jam entuziasmiĝas. Gratulon al la progrramintoj/antoj kaj al Katalin. Verŝajne estas ankoraŭ kelkaj malglataĵoj, sed mi certas, ke ili baldaŭ malaperos.
Mi uzas la programon Ek! por estigi ĉapliterojn. Tajpante la ikson ĉi tie mi rimarkas, ke la tajploko ĉiam resaltas al la komenco de la teksto. Nu, tiajn problemojn spertis ja ĉiuj programistoj... Se mi malŝaltas Ek!-on, la problemo malaperas. Simple!
Mi deziras multegan pluan sukceson al Edukado!
Amike salutas Leo
Ankaŭ ni nepre deziras gratuli Katalin kaj la tutan teamon pro la nova paĝaro. Longan vivon al ĉi-tiu kaj sinceran dankon al vi ĉiuj. Amike.
Nome de la asocio Bondy-Esperanto, mi gratulegas al la teamo de edukado.net kaj deziras longan vivon al tiu mirinda disvastigilo, helpilo, komunikilo...
La nova portalo estas nekomparebla montrofenestro por nia lingvo.
La esperanta komunumo, kaj ĉefe la instruista rondo, fieras povi montri al la tuta mondo tiun ĉi modernan retejon, profesie fasonitan kaj kompetente redaktitan, kiu prilaboras epokofaran edukan projekton, nome Reta Instruista Trejnkurso.
Gratulon al la teamo de edukado.net pro tiu kvalita saltego cele adaptiĝi al la interreta erao.
Dankon pro viaj laboroj,nova retpaĝo estas bona kaj bela,mi tre ŝatas ĝin.
Kara Profesorino Katalin,
Mi elkore gratulas al vi pro via mirinda laboro!
Via retpaĝo estas belega kaj nepre vizitinda ! :)
Dio vin benu!