Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Koran gratulon al la jubileo kaj la bonega paĝaro! Mi tre ĝojas legi pri novaĵoj el la movado en bona etoso. Sukceson por la estonteco!
Sten Svenonius
Kara Katalin !
Mi tre dankas vian karan bondzirojn en la nomo de la edukado.net teamo. Okaze de la rekta respondeblo, mi denove gratulas al vi pro la funkciado de faka paĝaro. Ĝi funkcias tre bone, eĉ ekde la renovigita edukado helpas min tempoŝpari.
Kaj la plej freŝa novaĵo, la aktualaj filmetoj estas granda evoluado eĉ sukceso pro la ekkono de ĉiutagaj eventoj pri kongresoj, vizitadoj evoluado kaj disvastigo de Esperanto. Mi tre dankas ĉion.
Johano Horváth el urbo Pécs
Al Eugeniusy Rybarczyk el Danio.
Kara, nur hodiaŭ mi hazarde trovis vian dankon ĉe tiu ĉi paĝaro. Mi ankaŭ vin bone memoras, kaj atendos vian aktivecon, por kolekti jam en aprilo 2012 necesajn subskribojn de eŭropa civitanaro - ne nur esperantistoj - por esperantigi Eŭropan Himnon! Kaj eble ni renkontiĝos dum maja Kongreso en Berlino? Nun spektu la filmon el nia Kongreso sur ĉi paĝa FILMEJO.
Amike, Halina
Saluton Kara, grafike kaj informadike talentumita, Franko HUBER (DE) !!!
La ideo de logike pripensita kunligo de la Esperanta kaj angla parolturnoj: 'parolu kun mi', estas revelacie trafa kaj konvinka - logo.
Koran gratulon, dankegon kaj amikan manpremon sendas veterano el Sosnowiec (PL) - Antonio Walaszek
Dankon por la fotoj de la UK. Mi ne povis ĉeesti do plaĉis al mi vidi vin kaj la aliajn kongresanojn.
Kiel prezidanto de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio mi opinias, ke Edukado.net estas treege grava iniciato por la disvolvado de la profesia intruado de Esperanto, fundamenta segmento de la esperantista ekonomio.
Kompreneble, ĝi ankaŭ tre taŭgas por instruistoj kiuj voluntule kaj sensalajrate instruas en la esperanto-asocioj.
Gratulojn al ĉiuj. Mi tre ĝuis la fotojn kaj bondezire salutas la teamon de edukado.net. Tri el la anoj de nia Halifakso grupeto partoprenis la Kongreson kaj mi estas certa, ke ili rakontos al ni pri la tuta afero.
Kara Katalin,
Dankon pro via laboro same dum UK kaj en edukado.net! Kaj same dankon, ke vi tuj informas per buntaj materialoj tiujn, kiuj ne povis ĉeesti. Vi vere pensas pri ĉiuj. Dankon pro la belaj materialoj. Multajn pliajn kaj pluajn sukcesojn!
Amike, Monika
Kiel plezuro povu legi pri la sukcesplena etoso dum la UK en Kopenhago. Mirinde kiel vi tuj enmetis fotojn kaj la raporton.
Legante tiun mi ankoraŭ pli bedaŭris ne ĉeesti! Gratulon, kaj dankon ke ni povas senti la sferon ĉirkaŭ Edukado.net.
Estimataj amikoj kaj srno Katalin,
Mi vidis la fotojn de la kongreso kaj elŝutis la pdf-an dokumenton kaj mi volas gratuli vin pro la belega etoso farita de vi ĉiuj. Mi vidis en TAKE 2011 kiel frata povas esti etosoj sub la sama lingvo! Gratulon.