Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Kara Katalin,
kial vi vekas admiron pro la kvalito kaj persisto de via laboro kaj meritas dankon de Esperanto-instruistoj, tio klaras el la multaj sinceraj mesaghoj kiujn vi ricevadas, chi tie kaj aliloke.
Mi intencas chi-okaze rimarkigi, ke la materialo de edukado.net ne nur utilegas al la instruistoj, sed ghi ankau povas tre efiki informe kaj reklame, char neniu unuopa instruilo - kiom ajn brila kaj moderna-media - tiel bone efikas kiel edukado.net kiam necesas dokumenti la kvaliton, buntecon kaj richecon de la priesperanta instruilaro.
Admire kaj amike,
Ranieri Clerici
Uea-vicprezidanto
Kara Katalin, Gratulon pro via tre grava laboro ĉe edukado.net dum sep jaroj. Vi helpas nin multe eĉ kiam vi ne scias ke vi faras tion. Post la komenco de la jaro mi denove instruos 2 aw 3 klasojn. Mi metos la informon en la retejo kiam mi certos pri la detaloj, ekzemple, kiom da lernantoj. Gratulon kaj Dankon. Ron Glossop
Felichan 7an datrevenon al chiuj edukado.net-anoj !
Kvankam mi ne uzas ghin (mi ne instruas) mi ja scias kiom grava estas tiu pagharo. Longan vivon !
Plej amike,
Joëlle Cunnac
Nome de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado),mi kore gratulas vian 7 jariĝon de via eduko.net. Mi alte taksas vian brilan kontribuon por nia movado tra via enhavriĉa retpaĝo. Plian kaj pluan progreson mi esperas. Kun koraj salutoj, Sincere via, LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
Kara Katalin!
Kore mi gratulas al vi! Mi bone scias, kiom multe da laboro, persista, kompetenta kaj fake altnivela agado estas malantaŭ la atingoj de tiuj 7jaroj.
Ni, uzantoj, instruistoj, gekolegoj, lernemuloj, ktp. rapide kaj ĝoje alklakadas la bone redaktitajn paĝojn serĉante, trovante la bezonatajn informojn, helpilojn, utilajn materialojn. Ni esperas havi tiun komforton ankaŭ en la sekvaj 7, x oble 7 jaroj! Dankon pro la investita tempo, energio, scio, .... pro ĉio!
Kun koraj salutoj el Herzberg
Zsofia Korody
prezidanto de AGEI, germana sekcio de ILEI
estrarano de ILEI (instrukapabligo kaj edukcentroj)
Kara Katalin, mi deziras gratuli kaj esprimi mian plenkoran dankon al via sindona sepjara laborego por "edukado", kiu fariĝis la ĉefa fonto de ĉiaj informoj pri Esperanto. Dezirante pluajn sukcesajn jarojn, bondeziras: Geza Kurucz
La plej korajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la paĝara naskiĝtago. Via senlaca kaj ege utila laboro bonege kontribuas al prospero de nia movado kaj pli kaj pli proksimiĝanta tutmonda oficialigo de nia verda revo. Je nomo de la familia E-triopo,
amike, Gennadij + Liana kaj Sofia.
Profesoro Gennadij M. Shilo,
Europa Jurscienca Universitato Justo
Ĝojan datrevenon kaj plenan sukceson !
Mi tute ne scias kion mi farus sen Edukado.net : kie trovi la taŭgan ekzercon, la materialon por lernigi la alfabeton, la poemon lernindan, la kanton kantindan,???Pro tio mi dankas vin kaj deziras longan vivon al Edukado.net. La nepoj vin benos.....Ĝojegan datrevenon! Françoise el Bruselo
Jam sep jaroj! La bebo bele maturiĝis. Amike al Katalin kaj Sylvain.