Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
mi petas aliĝi kun via programoj
Ho kia bonega paĝaro! Kial mi ne esploris pli frue!
Multajn dankojn al tiuj kiuj laboras kaj helpas pri la valoregaj taskoj! Kuna laborado ŝparas multan tempon.
Esperplene novan momenton por Esperanto-instruado en Etendiĝa Lernejo de UnB (Universitato de Braziljo) kunlabore kun Edukado.net mi antaŭvidas. Alproksimiĝas al nia laboro la verkisto mem de lernomaterialo de ni uzata: BARBOZA, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj: paroliga metodo kun ekzercaro 1 kaj 2. Braziljo: 2008.
Bonaj kaj pozitivaj impresoj! GRANDA LABORO! Pro tio bonan dankon!
Gratulojn pro la nova ero de la paĝaro, la filmejo!
Kia bona ideo arigi tiajn interesajn filmetojn pri Esperanto! Mi nun senprobleme retrovos ilin. La prezentado estas klara kaj alloga, kiel ĉie ĉe edukado.net! Koran dankon!
Ĝoje mi vidis la novan "Filmejo"-n! Gratulojn al Vi, Kati! Tre valoras foje montri al lernantoj kelkminutan filmon por motivigi ilin. Ĉi tie mi tuj povas trovi ĉion, eĉ elektadi inter la filmetoj. Amike: Edit
Saluton. Mi tre fieras esti membro de tiu belega retejo. Certas mi ke mi tre ofte vizitos ĝin. Ĝis baldaŭ.
Saluton Katalin Gratulojn pro edukado.net; en Bouresse, dum kvartaga staĝo kun aliaj geinstruistoj, dank'al Beatrice Allée, ni multe progresos uzi ĝin.
Korajn salutojn al la seminarianoj en Bouresse - Kvinpetalo. Mi deziras al vi fruktodonan laboron, bonan retkonekton kaj sendas miajn dankojn al Bea por la trejnado.
Kara Kati! Mi ĵus legis, ke aliĝis al edukado.net la 1500-a membro!
Gratulon al Vi pro Via senĉesa laboro! Por la nova membro mi deziras multajn valorajn kaj amuzajn minutojn malkovrante la trezorojn de edukado.net!!
Elkore: Edit