Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

328.
Luis Filipe Paulo e Ladeira (Portugalujo, Amadora) je 2006-12-15 00:00:00

15/12/06 Ĉu 5-jara? Kia bela infano! Gratulon kaj dankon pro via netaksebla laboro. Longa daŭro. Amike Luís Ladeira

327.
Thu Xuan Nguyen (Vjetnamujo, Hanoi) je 2006-12-14 00:00:00

Okaze de la 5a datreveno de kreado de edukado.net, mi sendas al vi miajn bondezirojn por longdaŭra, sukcesplena agado en la sfero de edukado de Esperanto. Mi konsideras, ke edukado.net estas granda familio kies membroj helpas unu la alian tutkore, senkondiĉe. Vere, ĝi estas neanstataŭebla!

326.
Grazina Opulskiene (Litovujo) je 2006-12-14 00:00:00

Kara Katalin, karaj kunlaborantoj,
tre sinceran dankon pro via tre utila laboro, kiu ofte helpas al mi instrui Esperanton kaj ŝparas mian tempon. Okaze de la 5 datreveno nome tion mi volas elkore deziri al vi: ke vi havu sufiĉan tempon, sanon kaj energion por daŭrigi jam faratan laboron kaj efektivigi ideojn kiuj, mi certas, ne mankas en viaj admirindaj kapoj.:-)

325.
Lucette Lejeau (Francujo, Beaulieu) je 2006-12-12 00:00:00

estimata Katalin, de longe mi volis danki vin kaj la tutan skipon de Edukado.net por la bonegaj, interesaj ekzercoj kiuj multe helpas min.
De tri jaroj mi proponas kursoj por komencatoj en mia vilaĝo. Sed mi ne tre lerte uzas komputilon, do ofte mi ne povas elŝuti la paĝojn, mi provas, mi provadas (tio malĝustigas la statistikojn !). Tamen iom post iom mi progresas.
Fakte mi rigardas la tutajn paĝojn por mia propra lernado. Kaj ankaŭ mi uzas kelkajn paĝojn por mia lernantoj (la pulovero, N montras kiu ne estas, ruĝa pomo, vojaĝo, sia labirinto, ktp)
kelkfoje mi ne uzas ilin tamen mi pripensas pri ili kaj tio helpas min.
Unu afero mankas al mi : sonmaterialo. Mi ŝatus trovi tekstojn kiel Fati.
Mi esprimas al vi, al via skipo bondezirojn por la 5 jara naskiĝtago de Edukado.net
Mi amike salutas kaj dankas vin. Lucette Lejeau

324.
László Vörös (Hungarujo, Kecskemét) je 2006-12-09 00:00:00

Saluton Kara Katalin!
Vere, mi ofte elŝutas materialojn el Viaj instruiloj. Mi estas tre scivolema.
Mi havas kelkajn lernantojn al kiuj mi elsendas kelkajn instruilojn. Bedaŭrinde ili lernas Esperanton
apud familio kaj laboro, kaj ili ne havas tempon pliprofunde okupiĝi pri Esperanto. Al mi pleje plaĉas Via serio: Monda Mozaiko, ĉar ĝi enhavas multajn taŭgajn kaj interesajn informojn. Kelkajn el ili mi plusendas al miaj amikoj. Mi tutkore gratulas al Vi okaze de Via kvinjara grandioza laboro, kaj samtempe mi dankas al Vi la elŝuteblecon.

323.
Mónika Molnár (Italujo, Le Cerneu.x-Péquignot) je 2006-12-09 00:00:00

Saluton Katalin, saluton Edukado.net!
Hodiaŭ (se vi ne ankoraŭ faris) Urĝe iru al la paĝaro www.edukado.net kaj Rendevuu la Aventurojn de la edukado per riĉa material-kolekto! Feliĉan 5-an naskiĝtagon, bonan sanon, multajn kunlaborantojn kaj nelacigeblajn energion kaj kuraĝon por la mirinda laborego el kies fonto ni multaj ĉerpas de tago al tago! Gratulojn kaj dankojn!
Monika

322.
Kim Keeble (Kanado, Upper Rawdon, N.S.) je 2006-12-03 00:00:00

Mi malfruas pri miaj gratuloj pro mia malsana komputilo. Edukado.net estas bonega retloko por tiuj kiuj instruas Esperanton. Ĝi helpis min multfoje kaj donis ideojn por novaj lecionoj por miaj studantoj. Sincerajn gratulojn al vi kaj la aliaj spertuloj kiuj helpas pri edukado.net

321.
Maria (Pollando) je 2006-12-03 00:00:00

Vertiĝo de riĉeco de la paĝaro. Mi elkore gratulas. Via Maria

320.
D-ro Ludoviko Molnár (Hungarujo, Budapest) je 2006-12-02 00:00:00

Kara Katalin!
En la nomo de ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de la Internacia Laborgrupo "Lingvolanĉilo" mi elkore dankas Vin pro la ĵus malfermita, nova rubriko "Lingvolanĉilo-projektoj".
La celo de la Laborgrupo estas antaŭenigi la instruadon de Esperanto - kiel la unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto -en la bazgradaj lernejoj. Ni ŝatus atingi, ke en ĉiuj membroŝtatoj de EU estu minimume 1-5 tiaj, referencaj lernejoj. Kiuj interesi'gas pri nia laboro aŭ volas fariĝi membroj de la Laborgrupo skribu rekte al nia adreso: ludoviko@freemail.hu .
Kun plej amikaj salutoj
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

319.
David CURTIS (Britujo, Weston-super-Mare) je 2006-12-01 00:00:00

Danke al Edukado.net, mi instruas kirurginon en Irano, lando malpopularigita de Usono kaj sekve Britio. Mi sendis al shi ekzempleron de la rektmetoda lernolibro "Saluton", kaj responde shi sendis al mi kaj mia edzino belan iranan tablotukon. Per Esperanto ni amikighis, char d-rino Kovats starigis chi tiun bonegan ligon.
Gratulojn, Katalin!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 51 52 53 54 55 56 57 58 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.